🖥 🐀RB_Hameln: 🎶32-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Kantoparado KLEIN - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 KLEIN.jpg 30 kB
Detala programo:
15.05.2023:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
32-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. 



Reguloj:
  • Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
  • Nur post la 9+1 prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni
    • Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
    • Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al  hameln@esperanto.de  per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
    • Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
  • Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:  
    • la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraŭ 1 poenton.
    • unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
    • al sep kantoj vi donas po 1 poento
  • Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj
  • Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
  • La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj ekde 2023 maksimume 2 fojojn (entute prezentitaj 3 fojojn) kaj poste denove proponitaj post unu jaro.

Propraj proponoj
  • Ĉiu povas sendi minimume 2 semajnojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
  • Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj.
  • Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.

Rezulto de la voĉdonado
Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi ĉi-tie sube:
  • la liston de la kantoj kaj la ligilojn al ili
  • la ligilon al la resuma filmo
  • la rezulton de la voĉdonado
Alklaku la dosierojn sube por pli bone legi ilin.
 
Multan plezuron! 

Rezulto 32-a Kantoparado.PNG 368 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosieroj por pli bone legi ĉion!)

Proponoj dum la 32-a Kanto-Parado je la 17.05.2023:
1) Axel: 3:58 Se mi imagas – ĴeLe https://www.youtube.com/watch?v=luJuPfVIBBI 
2) Ralph: 6:01 Kara amato de mi – Kajto & Ralph Glomp (Privata ligilo de Ralph Glomp, eble petu ĝin de li)
3) Raia: 4:59 La Gajaj Tagoj – Attila Schimmer https://www.youtube.com/watch?v=qrLK9yjkGmc
4) Amira: 4:26 Havu forton, pura akvo! – Amira Chun https://www.youtube.com/watch?v=qeM9Gkji4wY 
5) Tatjana: 3:05 Mia amatin’ – Oraj kantojhttps://www.youtube.com/watch?v=Ih9p63_GLGo 
6) KIM Sofia: 4:42 Nokta Letero – Jihye Sophie Kim https://www.youtube.com/watch?v=xmFdZbFk3gw 
7) Kaŝi: 3:49 Amokanto - La perdita Generacio https://www.youtube.com/watch?v=CyZhjeuD3p4 
8) Nelson+Daniel+Michael: 3:37 La trajn‘ fajfadas – Manŭel https://www.youtube.com/watch?v=WcWJfyXVyww 
9) Heinz 4:48 Ho! Mia kor‘! (Petrópolis) – Merlin https://www.youtube.com/watch?v=-a1ZMEtmwEY 

Voĉdonantoj 32-a Kantoparado.PNG 29,9 kB

Atentu: Jenaj kantoj atingis la limon de 3-foja partoprenado kaj oni ne plu povis voĉdoni por tiuj kantoj:
Kanto n-ro 2): Kara amato de mi – Kajto & Ralph Glomp
+Kanto n-ro 3): La Gajaj Tagoj – Attila Schimmer 

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/vd9b9ipmjav3uwe0tmegfg kaj  https://pollunit.com/de/polls/vd9b9ipmjav3uwe0tmegfg/evaluations 

Poentoj 32-a Kantoparado.PNG 29,7 kB


Venkintoj post la voĉdonado (32 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 50 poentoj: Amokanto - La perdita Generacio
2-a rango kun 37 poentoj: Se mi imagas - ĴeLe
3-a rango kun 36 poentoj: Nelson+Daniel+Michael: 3:37 La trajn‘ fajfadas – Manŭel 

Landoj 32-a Kantoparado.PNG 47,8 kB

 
Denove estis bela vespero dum la 32-a Kantoparado. Entute partoprenis 39 homoj el 17 landoj (Ukrainujo, Usono, Svedujo, Francujo, Italujo, Belgujo, Pollando, Slovakujo, Britujo, Brazilo, Svislando, Kongo Kinŝasa, Litovujo, Bulgarujo, Nederlando, Portugalujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis. Voĉdonis en la fino 32 homoj.

Kiel trovi la kantojn de la aliaj Kantoparadoj?
  • skribu sur paĝo de Eventa Servo tute supre en la dika verda bendo en la blanka serĉkampo "serĉi" la vorton "Kantoparado"
  • en la sekva fenestro alklaku supre dekstre ankaŭ la ŝaltilon "pasintaj"
  • en la sekva fenestro vi vidas ĉiujn Kantoparadojn ekde la 1-a
  • elektu la Kantoparadon, kiun vi volas rigardi, alklaku ĝin kaj vi vidos la paĝon kun la ligiloj al la kantoj, la rezulton kaj la resuman filmon (ekde la 15-a Kantoparado)
  • la resumajn filmojn vi ankaŭ povas spekti sur la paĝo de Paŭlo: https://www.verdastacio.eu/kantoparado/

Memorigilo:
  • Por ne forgesi, ke vi ŝatas veni, iru al la paĝo(j) de la sekva(j) Kantoparado(j) ĉe Eventa Servo kaj alklaku dekstre sub la mapo la bluan hometon "Mi interesiĝas". Aliĝu al Eventa Servo per via nomo kaj retpoŝtadreso kaj tiam vi ricevos memorigan retpaĝon du horojn antaŭe.
 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Resuma filmo de la 32-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 32-a Kantoparado. Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉