đŸ–„ 🐀RB_Hameln: đŸŽ¶23-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00
EĆ­ropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Kantoparado KLEIN - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 KLEIN.jpg 30 kB
Detala programo:
17.08.2022:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
23-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej Ɲatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.


Reguloj:
  • Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
  •  Nur post la 9+1 prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni: 
    • Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aĆ­tomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
    • Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al  hameln@esperanto.de  aĆ­ per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
    • Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
  • Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:  
    • la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraĆ­ 1 poenton.
    • unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
    • al sep kantoj vi donas po 1 poento
  • Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aĆ­ fantaziaj nomoj
  • Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
  • La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponitaj post unu jaro.

Propraj proponoj
  • Ĉiu povas sendi minimume 2 semajnojn antaĆ­ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
  • Elektado dependas de la alventempo de la retpoƝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj.
  • Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaĆ­ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.

Rezulto de la voĉdonado
Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi ĉi-tie sube: 
  • la liston de la kantoj kaj la ligilojn al ili
  • la ligilon al la resuma filmo
  • la rezulton de la voĉdonado
Alklaku la dosierojn sube por pli bone legi ilin.
 
Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aƭ demandu ĝin per retpoƝto al hameln@esperanto.de .

Rezulto 23-a Kantoparado.PNG 200 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 17.08.2022:
1) Pavel: 4:29 Milito – Įomart kaj NataƝa https://www.youtube.com/watch?v=w_lyGQRXlps
2) Franz: 4:41 Jolanda – Manno Montanna https://www.youtube.com/watch?v=U3vLpPuh0-U
3) Raia: 5:20 Ska virino – Esperanto Desperado https://www.facebook.com/watch/?v=41551773348
4) Paula: 4:12 Mi Ɲatas vin – Manu Chao en Eo (pluraj kantistoj, miksado: Pablo Busto) https://www.youtube.com/watch?v=J95ZxzkiJYA&list=RDzSFxGDQtCoo
5) Rafael: 4:20 Pindoramo estis invadita – BaRok-Projekto https://www.youtube.com/watch?v=nHgWjaViUgg
6) Heinz: 4:12 Mozaiko – Kjara https://www.youtube.com/watch?v=gWTtpryE9GA
7) Tatjana: 2:44 Que sera, sera  - Oraj Kantoj https://www.youtube.com/watch?v=MacGLfiNmwY
8) Klaas: 4:46 Paĉjo – Ekde tiam https://www.youtube.com/watch?v=8HDf86yVeb0
9) Marcelin+Jean: 3:55 La lamento de la tero – Manƭel Rovere + Mariusz Domaszewicz https://www.youtube.com/watch?v=csRwraS5_lk

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/ynomnmjkpmhbl4hib8m_jw kaj
https://pollunit.com/de/polls/ynomnmjkpmhbl4hib8m_jw/evaluations

Poentoj 23-a Kantoparado.PNG 31,7 kB
Venkintoj post la voĉdonado (29 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 39 poentoj: La lamento de la tero – Manƭel Rovere + Mariusz Domaszewicz
2-a rango kun 30 poentoj: Milito - Įomart kaj NataƝa
3-a rango kun 26 poentoj: Que sera, sera  - Oraj Kantoj
ankaĆ­ 3-a rango kun 26 poentoj: Jolanda - Manno Montanna

Landoj 23-a Kantoparado.PNG 20,3 kB







Denove estis bela vespero dum la 23-a Kantoparado. Entute venis 33 homoj el 15 landoj (ĈeÄ„ujo, Belgujo, Nederlando, Kroatujo, Slovakujo, Ukrainujo, Pollando, Kongo KinƝasa, Italujo, Litovujo, Britujo, Francujo, Danujo, AĆ­strujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis. Voĉdonis en la fino 29 homoj.

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj
Informoj

www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln...
hameln(ĉe)esperanto.de

Interesiĝantoj

3

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Heinz-Wilhelm Sprick


Karl-Heinz Luz


Julia Noe

Administranto