Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom
InternaciaLoka
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Detala programo: 15.03.2023: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 30-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago! Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Reguloj:
Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
Nur post la9+1prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni:
Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al hameln@esperanto.deaŭ per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraŭ 1 poenton.
unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
al sep kantoj vi donas po 1 poento
Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj
Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj ekde 2023 maksimume 2 fojojn (entute prezentitaj 3 fojojn) kaj poste denove proponitaj post unu jaro.
Propraj proponoj
Ĉiu povas sendi minimume 2 semajnojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Rezulto de la voĉdonado Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi ĉi-tie sube:
Venkintoj post la voĉdonado (38 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos: 1-a rango kun 42 poentoj: Vi levas min - Amira Chun 2-a rango kun 40 poentoj: Kara amato de mi - Kajto & Ralph Glomp 3-a rango kun 30 poentoj: La Gajaj Tagoj - Attila Schimmer same 3-a rango kun 30 poentoj: Lernejaj amikoj – Sepa kaj Asorti & Shanny
Denove estis bela vespero dum la 30-a Kantoparado. Entute partoprenis 44 homoj el 19 landoj (Pollando, Slovakujo, Belgujo, Italujo, Kroatujo, Francujo, Britujo, Bulgarujo, Litovujo, Svislando, Ukrainujo, Svedujo, Usono, Hungarujo, Ĉeĥujo, Hispanujo, Brazilo, Armenujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis. Voĉdonis en la fino 34 homoj.
Kiel trovi la kantojn de la aliaj Kantoparadoj?
skribu sur paĝo de Eventa Servo tute supre en la dika verda bendo en la blanka serĉkampo "serĉi" la vorton "Kantoparado"
en la sekva fenestro alklaku supre dekstre ankaŭ la ŝaltilon "pasintaj"
en la sekva fenestro vi vidas ĉiujn Kantoparadojn ekde la 1-a
elektu la Kantoparadon, kiun vi volas rigardi, alklaku ĝin kaj vi vidos la paĝon kun la ligiloj al la kantoj, la rezulton kaj la resuman filmon (ekde la 15-a Kantoparado)
Por ne forgesi, ke vi ŝatas veni, iru al la paĝo(j) de la sekva(j) Kantoparado(j) ĉe Eventa Servo kaj alklaku dekstre sub la mapo la bluan hometon "Mi interesiĝas". Aliĝu al Eventa Servo per via nomo kaj retpoŝtadreso kaj tiam vi ricevos memorigan retpaĝon du horojn antaŭe.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.