Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Ho mia kor.jpg243 kBDetala programo: 15.12.2021: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: Vespero de poemoj Vi estas invitata prezenti kaj deklami viajn plej ŝatatajn Esperanto-poemojn. Se eblas, bonvolu prezenti ankaŭ la tekston (per divido de via ekrano aŭ per antaŭa sendado al hameln@esperanto.de ), por ke la aliaj ankaŭ havu samtempe la eblecon legi ĝin.
Koran dankon al ĉiuj, kiuj prezentis poemojn: Heinz: "La nova jar’" de Raymond Schwartz Michèle: "La korvo kaj la vulpo", rakonto kaj poemo de Jean de La Fontaine, tradukita de Pejno Simono Manŭel: "Brila kometo", poemo kaj kanto de Emamule Rovere Jean de Dieu: "La sentoj de Zamenhof kaj Hans" de Jean de Dieu Kikako Jasmina: "Poetoj" de Antun Branko Šimeć
Tatjana: "Ĵuris li al la madono" kaj " La fondontoj" de Nikolaj Gumilev, tradukita de Tatjana Auderskaja Christa: "La albatroso ventegbirdo" de Maxim Gorki, tradukita de ... Fejfi: "Ho Zamenhof" kaj "Feliĉegan Naskiĝtagon" el la Kantoj por Zamenhofaj Bankedoj (Zambanaj Kantoj) Heinz: "Ebrio" de William Auld Heinz: "Estas mi Esperantisto" de Julio Baghy