🐀RB_Hameln: 👨‍🍳21-a Rata Rendevuo 🌵 en Hanovro🎆
09:30 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
La Ratkaptista Bando invitas vin al Hanovro por kune viziti 👨‍🍳muzeon de kuirejoj, 🌵botanikan ĝardenon, 🎆piroteknikaĵon kaj 🍽️gustumi bonajn manĝaĵojn- aliĝu nepre ĝis la 29-a de aŭgusto

InternaciaLoka

(auf deutsch siehe unten)

Invito al la 

👨‍🍳21-a “Rata Rendevuo” 🌵 en Hanovro🎆

sabaton, la 14-an de septembro 2024
10-friesisch2.jpg 178 kB
La „Ratkaptista Bando“ invitas vin al Hanovro.  Ni ŝatas ĝui kun Esperanto-amikoj kaj gastoj belan tagon. Ni kunvenas en kafejo proksime de la ĉefstacidomo Hanovro. Trajnoj el Hameln alvenas ekz. je la 9.03 aŭ 9.33 en Hanovro. La kafejo situas piede ĉirkaŭ 8 minutojn (600 m) for de la stacidomo.
Telefono por informoj kaj demandoj: +49 162 7536396
 
La programo:
ekde ĉirkaŭ 9:30-10:40: Kunveno kaj salutado en la kafejo "Extrablatt", Friesenstraße 14.
https://cafe-extrablatt.de/standorte/details/cafe-extrablatt-hannover-friesenstrasse +
https://cafe-extrablatt.de/fileadmin/pdf/Speisekarten/Cafe-Extrablatt-Hannover-Friesenstrasse-Speisekarte-Web.pdf?1712656101
Certe estas tempo por trinki kafon, eble ankaŭ por matenmanĝi, se vi sufiĉe frue alvenos. Sed ni jam je la 10:40 devas foriri por ĝustatempe atingi la ekspozicion. Ni bezonas ĉirkaŭ 14 minutojn (1 km) por atingi la WOK-muzeon piede.
11:00-13:00: Gvidado tra la WOK-muzeo: Spichernstraße 22. Membro de la muzea asocio gvidas nin tra la eŭrope, eble eĉ monde unika kolekto de tre diversaj kuirejoj - WOK - World of Kitchen - Mondo de kuirejoj. Rigardu la retpaĝojn por vidi la unikan kolekton de plej diversaj kuirejoj de la antikvo ĝis preskaŭ hodiaŭ kaj el tre diversaj landoj kaj kontinentoj. Kaj eble ankaŭ aŭskultu kaj legu la raportojn de NDR kaj Style Hannover.
https://www.wok-museum.de/ + https://www.wok-museum.de/fuehrungen.html
https://www.ndr.de/kultur/World-Of-Kitchen-in-Hannover-zeigt-die-Kulturgeschichte-der-Kueche,kuechenmuseum130.html
https://www.style-hannover.de/europas-groesstes-kuechenmuseum/
13:00- ĉirkaŭ 14:30: Tagmanĝo en la Schlosscafé: Al la WOK-muzeo ankaŭ apartenas najbare la kastela kafejo. Atendas nin granda bufedo, sed unue oni servas al ni supon ĉe tablo. Poste ĉe bufedo vi trovas antaŭpladojn kaj salatojn, tri varmajn ĉefpladojn, kun viando, nudeloj kaj vegetara gratenaĵo. Kaj fine deserto kaj fruktoj.
https://www.wok-museum.de/schlosscafe.html
Poste: Mallonga vizito ĉe la Ludoviko-renkontiĝo: https://ludoludoviko.wordpress.com/
Survoje al la metroohaltejo ĉe Lister Platz, ni povas mallonge viziti la ludantojn de la samtempe okazanta Ludoviko-renkontiĝo en la loĝejo de Carolin kaj Robert, babili kun ili kaj spekti ne nur la ludojn, sed ankaŭ grandan Esperanto-bibliotekon. Sed atentu, ni verŝajne ne povos resti longe, ĉar la loĝejo kun ni estos plene plenplenega... Por atingi la loĝejon en Ferdinand-Wallbrecht-Str. 9 ni piede bezonas ĉirkaŭ 13 min. (900 m) de la WOK-muzeo. Tuj apude troviĝas metroo-haltejo. Por atingi la sekvan celon, ni povas preni la metroon 3,7 aŭ 13 kaj ŝanĝi ĉe Kröpcke. De tie ni prenu 4 aŭ 5 por pluveturi ĝis Herrenhäuser Gärten. Daŭros ĉirkaŭ 21 minutojn.
Ekde ĉirkaŭ 15.30-17:15: Spektado de la Berggarten: Herrenhäuser Straße 4. En la Berggarten de la Herrenhäuser Gärten vi povas spekti kolekton de multaj plantoj de la mondo. Laŭplaĉe vi povas promeni grupe en la ĝardeno aŭ viziti la tri forcejojn kun orkideoj, kaktoj kaj tropikaj plantoj.
https://www.hannover.de/Herrenhausen/Herrenh%C3%A4user-G%C3%A4rten/Berggarten/Schauh%C3%A4user
Se vi deziras posttagmezan kafon, eblas gustumi ĝin en la tie troviĝanta kafejo de SeaLife:
https://www.visitsealife.com/hannover/das-erwartet-euch/cafe-shop/
Alternative al la Berggarten vi povus ankaŭ viziti tie la grandan akvarion de SeaLife.
Homoj, kiuj ŝatas viziti ĝin, bonvolu memstare aĉeti bileton antaŭe. Rekomendindas reta bileto, kiu kostas 2 eŭrojn malpli ol surloke kaj garantias la certan eniron je tiu tempo, kiun vi elektis, se eble estus tro da homoj. https://www.visitsealife.com/hannover/ 
Por atingi la restoracion por vespermanĝi, ni bezonas ĉirkaŭ 10 min. (750 m). Bonvolu ne malfruiĝi esti tie ĝustatempe, ĉar la restoracio atendas multajn vizitantojn pro la piroteknikaĵo.
17:30: Restoracio Sultan Palace:  Schaumburg Straße 3. Jam iu rekomendis tiun restoracion kun osmana kuirejo al ni. Estas granda elektebleco inter vegetaraj manĝaĵoj, salatoj kaj manĝaĵoj kun diversaj viandoj.
https://www.sultan-palace-hannover.de/
Nepre antaŭmendu vian manĝdeziron, ĉar tio helpas ricevi la pladojn eble iom pli frue en verŝajne plena restoracio kaj por sufiĉe frue antaŭ la piroteknikaĵo denove esti tie:
https://www.sultan-palace-hannover.de/uploads/EhD0FbVA/Speisekarte_Nov2023_angepasst.pdf
Poste:  Ni reiras al la enirejo de la Berggarten por poste spekti la piroteknikaĵon kaj eble tie ankaŭ renkonti la partoprenantojn de la Ludoviko. Se vi ne volas longe stari tie, vi eble povus kunporti etan faldseĝeton, kiun vi povus kunporti en via dorsosako.
Ĉirkaŭ la 21.00: La piroteknikaĵo en la Granda Ĝardeno komenciĝas. Ni povas spekti ĝin de ekstere. Okazos en la kadro de piroteknika konkurso de firmaoj el diversaj landoj. Hodiaŭ Slovakio prezentas sian piroteknikaĵon. Post la piroteknikaĵo ni adiaŭas unu la alian kaj eble kune per la metroo veturas al la ĉefstacidomo.
https://www.visit-hannover.com/Event-Highlights,-Kultur-Freizeit/Top-Events-und-Veranstaltungen/Feste-und-Spezial/Internationaler-Feuerwerkswettbewerb/Slowakei-Alle-Infos-zum-Termin 

Kostoj: Por la WOK-muzeo ni mendis pakaĵon, kiu inkluzivas la gvidadon (14,50 €) kaj la tagmanĝon kun granda bufedo (19,50 €), kio entute kostas 34 €.
Krome enirbileto al la Berggarten kostas 5 €.
La Ratkaptista Bando ofertas al vi kotizon por nur 30,- € por la supre menciitaj programeroj kaj pagas la diferencon.
Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en la kafejo "Extrablatt" kaj en la restoracio "Sultan Palace" kaj la trinkaĵojn dum tagmanĝo ĉiu pagas mem.
Se iu elektas la viziton de SeaLife, vi rete antaŭmendu la bileton je viaj propraj kostoj. Tiam vi ne devas pagi la bileton por la Berggarten, se vi la tutan tempon volas esti en la akvario.
Metroo: Ni ja almenaŭ dufoje uzos la metroon. Se vi havas la Deutschland Ticket, vi povas uzi ĝin. Se vi ne havas ĝin: unu veturo kostas 3,40 € en la centro (regiono A). Por du veturoj jam valoras preni tagan bileton por 6,80 € (regiono A). Sed ekzistas ankaŭ taga bileto por grupo ĝis 5 personoj, kiu kostas 12,50 €. Se vi interesiĝas, menciu tion en la aliĝilo. 
Ankaŭ eblas uzi grupan bileton por la regionoj ABC de Springe al Hanovro kaj reen. Ĝi kostas 18,80 € por ĝis 5 personoj. Se vi interesiĝas pri tio, bonvolu ankaŭ menciu tion. Atentu: de Hameln ĝis Springe vi devas aldone aĉeti bileton de Deutsche Bahn. Tamen aĉeti ĝin nur de Hameln al Springe kaj de tie uzi la hanovran tarifon ABC estas pli favora. La grupan bileton kompreneble uzu tiuj kvin personoj, kies nomoj staras sur la biletoj, kune por tien- kaj reenveturado.
Donacoj: Por iomete kovri la kostojn, donacoj estas bonvenaj. Por tio povas esti eldonita donackvitanco (por la germanaj financoficejoj). Dankegon.
Bonvolu ĝiri la kotizon de 30,- € al la Konto de la Esperanto-Gruppe Hameln ĉe la Sparkasse Hameln-Weserbergland   IBAN: DE87 2545 0110 0160 1186 18   BIC: NOLADE21SWB 
 

Aliĝu nepre ĝis la 29-a de aŭgusto! 

Necesas jam 2 semajnojn antaŭ la kunveno mendi kaj pagi la biletojn por la WOK-muzeo. Krome oni devas sufiĉe frue scii la nombron de la sidlokoj en la restoracio kaj la manĝdezirojn. 
Krome ni ankaŭ sufiĉe frue ŝatas scii, kiu eble volas tranokti ĉe klubano en Hameleno aŭ ĉirkaŭaĵo por organizi kaj ebligi tion.
Bonvolu aliĝi per jena Nuudel-listo: 

https://nuudel.digitalcourage.de/M7rI8xuDoQceobc4


Bonvenon!


 
Einladung zum 

 👨‍🍳21. “Rata Rendevuo” 🌵 in Hannover🎆 

Samstag, 14. September 2024
Paphiopedilum-venustum.jpg 164 kB
 Die „Ratkaptista Bando“ lädt ein nach Hannover.  Wir möchten mit Esperanto-Freunden und Gästen einen schönen Tag miteinander genießen. Wir treffen uns in einem Café in der Nähe des Hauptbahnhofs. Züge aus Hameln kommen dort z.B. um 9.03 oder 9.33 an. Das Café befindet sich zu Fuß cirka 8 Minuten (600 m) von Bahnhof entfernt.
Telefon für Informationen und Fragen: +49 162 7536396.  

Das Programm:
ab ca. 9:30: Treffen und Begrüßung im Café "Extrablatt", Friesenstraße 14.
https://cafe-extrablatt.de/standorte/details/cafe-extrablatt-hannover-friesenstrasse +
https://cafe-extrablatt.de/fileadmin/pdf/Speisekarten/Cafe-Extrablatt-Hannover-Friesenstrasse-Speisekarte-Web.pdf?1712656101
Sicher reicht die Zeit, um einen Kaffee zu trinken, vielleicht auch um zu frühstücken, wenn du früh genug kommst. Aber um 10:40 müssen wir das Café verlassen, um rechtzeitig die Ausstellung zu erreichen. Wir brauchen ungefähr 14 Minuten (1 km) zu Fuß, um das WOK-Museum zu erreichen.
11:00-13:00: Führung durch das WOK-Museum: Spichernstraße 22. Ein Mitglied des Museumsvereins  führt uns durch die in Europa, vielleicht sogar weltweit einzigartige Sammlung sehr verschiedener Küchen - WOK - World of Kitchen - Welt der Küchen.
Betrachte die Internetseiten, um die einzigartige Sammlung der unterschiedlichsten Küchen von der Antike bis beinahe heute und aus den verschiedenen Ländern und Kontinenten zu sehen. Und höre dir und vielleicht auch die Reportage vom NDR an und lese den Bericht von Style Hannover.
https://www.wok-museum.de/ + https://www.wok-museum.de/fuehrungen.html
https://www.ndr.de/kultur/World-Of-Kitchen-in-Hannover-zeigt-die-Kulturgeschichte-der-Kueche,kuechenmuseum130.html
https://www.style-hannover.de/europas-groesstes-kuechenmuseum/
13:00-ca. 14:30: Mittagessen im Schlosscafé: Zum WOK-Museum gehört auch das benachbarte Schlosscafé. Es erwartet uns dort ein großes Büfett, aber zuerst serviert man uns eine Suppe am Tisch. Danach findet ihr am Büfett Vorspeisen und Salate, drei warme Gerichte, mit Fleisch, Pasta und einem vegetarischen Gratin. Am Ende gibt es noch ein Dessert und Obst.
https://www.wok-museum.de/schlosscafe.html
Danach: Ein kurzer Besuch beim Ludoviko-Treffen: https://ludoludoviko.wordpress.com/
Auf dem Weg zur U-Bahn-Haltestelle am Lister Platz können wir kurz die Teilnehmer des gleichzeitig stattfindenden Spieletreffens Ludoviko in der Wohnung von Carolin und Robert besuchen, mit ihnen plaudern und nicht nur die Spiele anschauen, sondern auch eine große Esperanto-Bibliothek. Aber Achtung: wir können wahrscheinlich nicht lange bleiben, weil die Wohnung mit uns dann schon voll, voller, am vollsten sein wird...
Um die Wohnung in der Ferdinand-Wallbrecht-Str. 9 zu Fuß zu erreichen, brauchen wir ca. 13 Min. (900 m) vom WOK-Museum. Direkt daneben befindet sich die U-Bahn-Haltestelle Lister Platz. Um das folgende Ziel zu erreichen, können wir die U-Bahn 3,7 oder 13 nehmen und müssen am Kröpcke umsteigen. Von dort nehmen wir die U-Bahn 4 oder 5, um weiter zu fahren bis Herrenhäuser Gärten. Es dauert ca. 21 Minuten.
Ab ca. 15.30-17:15: Betrachten des Berggartens: Herrenhäuser Straße 4. Im Berggarten der Herrenhäuser Gärten könnt ihr eine Sammlung von vielen Pflanzen aus der ganzen Welt anschauen. Je nach Geschmack könnt ihr in kleinen Gruppen im Garten spazieren oder die drei Schau-Gewächshäuser mit Orchideen, Kakteen und tropischen Pflanzen besuchen. 
https://www.hannover.de/Herrenhausen/Herrenh%C3%A4user-G%C3%A4rten/Berggarten/Schauh%C3%A4user
Wer einen Nachmittagskaffee möchte, hat die Möglichkeit, ihn im Café des dortigen SeaLife zu genießen:
https://www.visitsealife.com/hannover/das-erwartet-euch/cafe-shop/  
Alternativ zum Berggarten könntet ihr auch das große Aquarium von SeaLife besuchen.
Teilnehmer, die es besuchen möchten, kaufen bitte eine Eintrittskarte am besten im voraus auf eigene Rechnung. Empfehlenswert ist ein Online-Ticket, welches 2 Euro weniger als vor Ort kostet und den sicheren Eintritt zu der Zeit garantiert, die ihr ausgewählt habt, falls evtl. zu viele Menschen hinein wollen.  https://www.visitsealife.com/hannover/
Um das Restaurant für das Abendessen zu erreichen, brauchen wir ca. 10 Min. (750 m). Bitte seid nicht zu spät dort, da das Restaurant viele Gäste wegen des Feuerwerks erwartet.
17:30: Restaurant Sultan Palace: Schaumburg Straße 3. Es hat uns schon jemand das Restaurant mit osmanischer Küche empfohlen. Es gibt eine große Auswahl an vegetarischen Gerichten, Salaten und Essen mit verschiedenen Fleischsorten.
https://www.sultan-palace-hannover.de/
Bitte gebt unbedingt vorher euren Essenswunsch bekannt, da eine Vorbestellung der Gerichte hilft, dass wir unser Essen in einem voll besetzten Restaurant vielleicht etwas früher bekommen, um rechtzeitig zum Feuerwerk wieder dort zu sein.
Danach: Wir gehen zurück zum Eingang des Berggartens, um von dort später das Feuerwerk zu beobachten und uns evtl. mit den Teilnehmern des Ludoviko zu treffen. Wenn du nicht lange dort stehen möchtest, könntest du einen kleinen Faldhocker mitnehmen, den du in deinem Rucksack transportieren könntest.
Ca. 21.00: Das Feuerwerk beginnt im Großen Garten. Wir können es von außen ansehen. Es findet statt im Rahmen des Feuerwerkwettbewerbs von Feuerwerkern aus verschiedenen Ländern. Heute präsentiert die Slowakei ihr Feuerwerk. Nach dem Feuerwerk verabschieden wir uns und fahren vielleicht zusammen mit der U-Bahn zum Hauptbahnhof.
https://www.visit-hannover.com/Event-Highlights,-Kultur-Freizeit/Top-Events-und-Veranstaltungen/Feste-und-Spezial/Internationaler-Feuerwerkswettbewerb/Slowakei-Alle-Infos-zum-Termin

Kosten: Für das WOK-Museum haben wir ein Paket gebucht, welches die Führung (14,50 €) und das Mittagessen am großen Büfett (19,50 €) enthält, welches insgesamt 34 € kostet.
Außerdem kostet die Eintrittskarte in den Berggarten 5 €.
Die Ratkaptista Bando bietet einen Beitrag von nur 30,- € für das oben erwähnte Programm an und zahlt die Differenz.
Essen und Getränke im Café Extrablatt und im Restaurant Sultan Palace und die Getränke während des Mittagessens zahlt jeder selbst.
Wer den Besuch des SeaLife-Aquariums plant, kauft bitte vorher online die Eintrittskarte auf eigene Kosten. Dann braucht ihr die Eintrittskarte für den Berggarten nicht bezahlen, wenn ihr die ganze Zeit im Aquarium sein möchtet.
U-Bahn: Wir werden ja wenigstens zweimal die U-Bahn benutzen. Wenn du ein Deutschland Ticket hast, kannst du es benutzen. Wenn du keins hast: eine Fahrt im Zentrum (Region A) kostet 3,40 €. Bei zwei Fahrten lohnt es sich bereits, ein Tagesticket für 6,80 € zu kaufen. Aber es gibt auch ein Tagesticket für eine Gruppe bis 5 Personen, welches 12,50 € kostet. Wer daran interessiert ist, erwähne das bitte in der Anmeldung.
Es gibt auch die Möglichkeit ein Gruppenticket für den Großraum Hannover (Region ABC) von Springe bis Hannover und zurück zu kaufen. Es kostet 18,80 €. Wenn du daran interessiert bist, erwähne es bitte auch in der Anmeldung. Achtung: von Hameln nach Springe musst du zusätzlich einen Fahrschein der Deutschen Bahn kaufen. Trotzdem ist das günstiger, nur bis Springe zu buchen und dann das Großraumticket zu nutzen. Das Gruppenticket sollten dann natürlich die Personen, deren Namen darauf angegeben sind, gemeinsam für Hin- und Rückfahrt benutzen.
Spenden: Um etwas die Kosten zu decken, sind Spenden willkommen. Dafür kann eine Spendenbescheinigung ausgestellt werden (für das deutsche Finanzamt). Vielen Dank.
Bitte überweise den Beitrag von 30,- € auf das Konto der Esperanto-Gruppe Hameln: bei der Sparkasse Hameln-Weserbergland   IBAN: DE87 2545 0110 0160 1186 18   BIC: NOLADE21SWB 

Bitte melde dich unbedingt bis zum 29. August an!

Es ist notwendig, schon 2 Wochen vor dem Treffen im WOK-Museum die Anzahl der Teilnehmer bekannt zu geben und bis dahin auch die Rechnung zu überweisen. Außerdem müssen wir früh genug die Zahl der Sitzplätze und die Essenswünsche im Restaurant bekannt geben. 
Weiterhin würden wir gern früh genug wissen, wer evtl. bei einem Vereinsmitglied in Hameln oder Umgebung übernachten möchte, damit wir es planen können. 
Bitte melde dich an über folgende Nuudle-Liste: 

https://nuudel.digitalcourage.de/M7rI8xuDoQceobc4

 

Bonvenon!


798d27e63851-Belgien_H.C.-Pyrotechnics_Sebastian-Gerhard_2.jpg 85,2 kB


Aldonaj informoj: 
Dosieroj