🖥 🐀RB_Hameln: 🎶33-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Kantoparado KLEIN - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 KLEIN.jpg 30 kB
Detala programo:
14.06.2023:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
33-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. 



Reguloj:
  • Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
  • Nur post la 9+1 prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni
    • Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
    • Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al  hameln@esperanto.de  per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
    • Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
  • Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:  
    • la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraŭ 1 poenton.
    • unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
    • al sep kantoj vi donas po 1 poento
  • Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj
  • Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
  • La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj ekde 2023 maksimume 2 fojojn (entute prezentitaj 3 fojojn) kaj poste denove proponitaj post unu jaro.

Propraj proponoj
  • Ĉiu povas sendi minimume 2 semajnojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
  • Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj.
  • Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.

Rezulto de la voĉdonado
Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi ĉi-tie sube:
  • la liston de la kantoj kaj la ligilojn al ili
  • la ligilon al la resuma filmo
  • la rezulton de la voĉdonado
Alklaku la dosierojn sube por pli bone legi ilin.
 
Multan plezuron! 

Rezulto 33-a Kantoparado.PNG 247 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosieroj por pli bone legi ĉion!)

Proponoj dum la 33-a Kanto-Parado je la 14.06.2023:
1) Nelson+Daniel+Michael: 3:37 La trajn‘ fajfadas – Manŭel https://www.youtube.com/watch?v=WcWJfyXVyww 
2) Axel: 3:58 Se mi imagas – ĴeLe https://www.youtube.com/watch?v=luJuPfVIBBI
3) Kaŝi: 3:49 Amokanto - La perdita Generacio https://www.youtube.com/watch?v=CyZhjeuD3p4
4) Michaela: 5:33 Esperanta Tragedio – June kaj Kune https://www.youtube.com/watch?v=cVa_PsGqwWU 
5)  Thomas: 4:29 La Tagiĝo – Maurits Boeren https://www.youtube.com/watch?v=mlUmAaK9YQE
Kun antaŭa priskribo por la Kantoparado 7:32 https://www.youtube.com/watch?v=Q5c35EAA0vo
6) Klaŭdja: 2:52 Ĉarma anomali‘ – Rachel Gardener (Noise and Bells)  https://www.youtube.com/watch?v=q05lSh5qfgk 
7) Inge: 4:59 La nereĝojigeblulo – Gijom‘ Armide
https://www.youtube.com/watch?v=qQHJ7jU_Pbg 
8) Heinz 3:18 La magia flutisto – Joel de Castro https://www.youtube.com/watch?v=8922xQQmp14 
9) Oscar (Mester): 3:40 Jen Liber‘ – Lais‘ (Aksolotlo) https://www.youtube.com/watch?v=aF1OchTyFuk 

Voĉdonantoj 33-a Kantoparado.PNG 37,1 kB

Atentu: Jena kanto atingis la limon de 3-foja partoprenado kaj oni ne plu povis voĉdoni por tiu kanto:
Kanto n-ro 2): Se mi imagas de ĴeLe

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/manjkgb5f2az936-zwah6g kaj  https://pollunit.com/de/polls/manjkgb5f2az936-zwah6g/evaluations 

Poentoj 33-a Kantoparado.PNG 36,4 kB


Venkintoj post la voĉdonado (36 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 53 poentoj: Esperanta Tragedio - June kaj Kune
2-a rango kun 48 poentoj: La nereĝojigeblulo - Gijom' Armide
3-a rango kun 37 poentoj: Amokanto - La Perdita Generacio

Landoj 33-a Kantoparado.PNG 24,6 kB

 
Denove estis bela vespero dum la 33-a Kantoparado. Entute partoprenis 46 homoj el 16 landoj (Danujo, Hispanujo, Belgujo, Nederlando, Rusujo, Litovujo, Pollando, Britujo, Italujo, Svedujo, Slovakujo, Kroatujo, Svislando, Ukrainujo, Francujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis. Voĉdonis en la fino 36 homoj

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Resuma filmo de la 33-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 33-a Kantoparado. Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!