🖥 🐀RB_Hameln: 🌻Ĝardena festo de la Ratkaptista Bando - horo por kaj kun niaj virtualaj gastoj 🌺⛲🌹🍀🌼
21:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ĝardena festo en la bela (vintra) ĝardeno, horo por kaj kun la virtualaj gastoj, kun muzikumado

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj amikojn de la Ratkaptista Bando!

14.08.2021:     21.00-22.00 horo Ĝardeno de Waltraut en Bensen:     🌻Ĝardena festo de la  Esperanto-grupo Hameleno - horo por kaj kun niaj virtualaj gastoj
Ni renkontas unu la aliajn ĉe la somera ĝardena festo en la ĝardeno de Waltraut en Bensen (Hessisch Oldendorf), ni kore bonvenigas gastojn. Fruvespere ni planas kune kradrosti kaj manĝi surloke. 
Por ebligi ankaŭ iomete la partoprenon de niaj malproksime loĝantaj amikoj, ni invitas vin al nia "horo por kaj kun niaj virtualaj gastoj" per Zoom, de la 21-a ĝis la 22-a horo, laŭ Berlina tempo. Vespere per kamerao vi povas spekti la ĉeestantojn kaj ni kune povas babili. Krome ni klopodas kaj iom ekzercas por prezenti iom da muziko por vi dum la virtuala kunveno.

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de

Koran bonvenon! 

Ĝardena festo.jpg 45,5 {0}
Aldonaj informoj: 
 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉