🖥 🐀RB_Hameln: 🎶La Kantoparado de Kantoparadoj - aŭskultu la plej sukcesajn kantojn de la pasintaj Kantoparadoj kaj voĉdonu por la kanto de la tago! Ĉi-foje la Kantoparado gastas ĉe la Antverpena kaj Londona kluboj
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje rete per Zoom kaj okaze de la eŭrovida kantkonkursa semajno la Kantoparado gastas ĉe la Antverpena kaj Londona kluboj!
InternaciaLoka
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn! Ĉi-foje okaze de la eŭrovida kantkonkursa semajno la Kantoparado gastas ĉe la Antverpena kaj Londona kluboj!
Detala programo: 13.05.2022: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: La Kantoparado de Kantoparadoj - voĉdonu por la kanto de la tago! - Ĉi-foje okaze de la eŭrovida kantkonkursa semajno la Kantoparado gastas ĉe la Antverpena kaj Londona kluboj kaj vi povas aŭskulti la ĝis nun plej sukcesajn kantojn de la pasintaj Kantoparadoj! Vi havas la eblecon aŭskulti naŭ de la plej ŝatataj Esperanto-kantoj de la pasintaj Kantoparadoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. Santiago, Teresa, Anna + Friederike, Waltraut, Heinz, Inge + Waltraut, Fejfi, Manŭel kaj Karl-Heinz prezentos siajn ŝatatajn kantojn, kiuj minimue dufoje estis reelektitaj kaj pro tio la plej sukcesaj kantoj de la la pasintaj 19 Kantoparadoj. Kiu el tiuj ĉi plej ŝatataj kantoj poste estos elektita la plej ŝatata de la tago? Venu, aŭskultu, ĝuu belan Esperanto-muzikon, voĉdonu por viaj plej ŝatataj kantoj kaj lasu surprizi vin poste de la rezulto! Bonvenon! Reguloj: - Entute estas prezentitaj 9 kantoj. - Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn). - Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Ekzemplo: la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton. - Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere, ekzemple: unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn, aŭ: al sep kantoj po 1 poento, aŭ simile. - Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago. - La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro. - Multan plezuron!
Petu la enirkodon al la Zoom-ĉambro de la Antverpena Klubo ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET. Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze. Aŭ alternative demandu ĝin ĉe Heinz per retpoŝto al hameln@esperanto.de.
Venkintoj post la voĉdonado (37 partoprenantoj): 1-a rango kun 36 poentoj: Dankas mi la vivon - Manŭel (Emauele Rovere) same 1-a rango kun 36 poentoj: La Universala Arbo - Kajto 3-a rango kun 34 poentoj: Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.
Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la Kantoparado de Kantoparadoj, kiu ĉi-foje gastis okaze de la semajno de la Eŭrovida Kantkonkurso ĉe la kunveno de la kluboj de Antverpeno kaj Londono. Dankon al Paŭlo de la Verda Studio!