Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn kaj interesitojn!
Foto1 39-a Kantoparado.PNG1,81 MBDetala programo: 10.01.2024: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 39-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago! Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Reguloj:
Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
Nur post la9+1prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni:
Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al hameln@esperanto.deaŭ per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraŭ 1 poenton.
unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
al sep kantoj vi donas po 1 poento
Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj
Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj ekde 2023 maksimume 2 fojojn (entute prezentitaj 3 fojojn) kaj poste denove proponitaj post unu jaro.
Propraj proponoj
Ĉiu povas sendi almenaŭ 3 semajnojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo al ekz. jutuba filmo) al la adreso hameln@esperanto.de .
Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Rezulto de la voĉdonado Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi ĉi-tie sube:
la liston de la kantoj kaj la ligilojn al ili
la ligilon al la resuma filmo
la rezulton de la voĉdonado
Alklaku la dosierojn sube por pli bone legi ilin.
Multan plezuron!
A) Rezulto 39-a Kantoparado.PNG225 kB (Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)
(Se vi ŝatus havi la filmetojn de la kantoj n-ro 6 kaj n-ro 9, kiuj ne estas troveblaj en la reto, mi povus sendi ilin al vi. Tiam bonvolu skribi al mi: hameln@esperanto.de )
Venkintoj post la voĉdonado (31 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos: 1-a rango kun 44 poentoj: La Junularo de Hodiaŭ - La mondanoj 2-a rango kun 42 poentoj: Unutona sambo - Alejandro Cossavella & Flavio Fonseca 3-a rango kun 29 poentoj: La Adiaŭa - Oraj kantoj / Mikaelo Bronŝtejn
D) Landoj 39-a Kantoparado.PNG22,6 kB
Denove estis bela vespero dum la 39-a Kantoparado. Entute partoprenis 49 homoj el 19 landoj (Kongo Kinŝasa, Burundo, Danujo, Belgujo, Francujo, Brazilo, Kroatujo, Slovakujo, Meksiko, Irano, Svislando, Ukrainujo, Usono, Hungarujo, Bulgarujo, Nederlando, Rusujo, Serbujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Aparte mi ĝojis, ke partoprenis tiom da muzikistoj, kiuj povis rakonti tre interesajn aferojn pri siaj kantoj. Voĉdonis en la fino 31 homoj.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.