Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Detala programo: 09.03.2022: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 18-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago! Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg299 kBReguloj: - Entute estas prezentitaj 9 kantoj. - Ĉiu povas sendi antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de . - Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Bonvolu sendi vian proponon minimume 2 semajnojn antaŭe, por ke ni povu prepari ĉion ĝustatempe. Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado. - Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn). - Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Ekzemplo: la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton. - Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere, ekzemple: unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn, aŭ: al sep kantoj po 1 poento, aŭ simile. - Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago. - La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro. - Multan plezuron!
Poentoj 18-a Kantoparado.PNG34,9 kBVenkintoj post la voĉdonado (46 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos: 1-a rango kun 51 poentoj: Kiu lingvo por la homaro? – Konga Espero (Junior Ngangu, Viktor Lufimpu, Denis Rock Tamba) 2-a rango kun 50 poentoj: La tempo de espero – Mariusz Domaszewicz 3-a rango kun 48 poentoj: La Universala Arbo – Kajto
Landoj 1 18-a Kantoparado.PNG16,8 kBLandoj 2 18-a Kantoparado.PNG10,1 kB
Denove estis bela vespero dum la 18-a Kantoparado. Entute venis 58 homoj el 20 landoj (Belgujo, Pollando, Svedujo, Brazilo, Italujo, Ĉeĥujo, Aŭstrujo, Ukrainujo, Hungarujo, Kroatujo, Slovakujo, Svislando, Britujo, Rusujo, Bulgarujo, Usono, Litovujo, Kongo Kinŝasa, Kubo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis. Voĉdonis en la fino 46 homoj.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.