đŸ–„ 🐀RB_Hameln: đŸŽ¶17-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00
EĆ­ropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Detala programo:
09.02.2022:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     17-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej Ɲatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi antaƭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoƝto.  Bonvolu sendi vian proponon minimume 2 semajnojn antaƭe, por ke ni povu prepari ĉion ĝustatempe.  Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aƭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn.     
Ekzemplo: 
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraĆ­ 1 poenton.
- Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaƭ alimaniere,
ekzemple:
unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn,
aĆ­:
al sep kantoj po 1 poento,
aĆ­ simile.
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaƭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aƭ demandu ĝin per retpoƝto al hameln@esperanto.de .

Rezulto 17-a Kantoparado.PNG 448 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 09.02.2022:
1) Inge: 4:52 Haleluja – Įomart, NataƝa kaj pliaj muzikistoj (poƝtelefona projekto) https://www.youtube.com/watch?v=r91Rry7w_uc
2) Anna: 1:51 Kisi vin - Pigor & Eichhorn  https://www.youtube.com/watch?v=gcZRqp0cXdU
3) Karl-Heinz: 11:40 Ĉu vi kontentas? – La Perdita Generacio https://www.youtube.com/watch?v=yA68B0grCBY
4) Waltraut: 5:59 La Universala Arbo – Kajto https://www.youtube.com/watch?v=u26tgDnFRYg
5) Klaƭdja: 1:48 Ĝoju fratoj (Hava nagila) – Chantal https://www.youtube.com/watch?v=WZhTG12D_xI
6) Rafael: 3:20 Kial ne? – BaRok-Projekto https://www.youtube.com/watch?v=0czG-GwfDEg
7) Teresa: 3:57 La tempo de espero – Mariusz Domaszewicz https://www.youtube.com/watch?v=hHV-DBjRhE4
8) Marcelin: 4:38 Lasu, ke mi kantu! – Manƭel (Emanuele Rovere) https://www.youtube.com/watch?v=Q7HMU5KO8hY
9) Heinz: 3:46 Samideano – Eterne Rima https://www.youtube.com/watch?v=-yoS9r1NihY

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/otnk9hnphvyptnsa4tbntq/ kaj
https://pollunit.com/de/polls/otnk9hnphvyptnsa4tbntq/evaluations
Poentoj 17-a Kantoparado.PNG 44,1 kB
Venkintoj post la voĉdonado (50 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 66 poentoj: La Universala Arbo – Kajto
2-a rango kun 59 poentoj: La tempo de espero – Mariusz Domaszewicz 
3-a rango kun 39 poentoj: Kial ne? – BaRok-Projekto 

Denove estis bela vespero dum la 17-a Kantoparado. Entute venis 65 homoj el 24 landoj (Pollando, Hispanujo, Belgujo, Britujo, Hungarujo, Kroatujo, Kongo KinƝasa, Litovujo, Slovakujo, Kanado, Luksemburgo, AĆ­strujo, Italujo, Brazilo, Usono, Svedujo, Svislando, Francujo, Rusujo, Bulgarujo, ĈeÄ„ujo, Ukrainujo, Latvujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis. Voĉdonis en la fino 50 homoj.
 
Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj
Informoj

www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln...
hameln(ĉe)esperanto.de

Interesiĝantoj

7

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Eva Shkolnykova


Anjo Amika


Raymonde Coquisart

kaj pli...

Administranto