🖥 🐀RB_Hameln: 🎶29-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Kantoparado KLEIN - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 KLEIN.jpg 30 kB
Detala programo:
08.02.2023:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
29-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. 



Reguloj:
  • Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
  • Nur post la 9+1 prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni
    • Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
    • Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al  hameln@esperanto.de  per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
    • Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
  • Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:  
    • la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraŭ 1 poenton.
    • unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
    • al sep kantoj vi donas po 1 poento
  • Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj
  • Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
  • La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj ekde 2023 maksimume 2 fojojn (entute prezentitaj 3 fojojn) kaj poste denove proponitaj post unu jaro.

Propraj proponoj
  • Ĉiu povas sendi minimume 2 semajnojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
  • Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj.
  • Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.

Rezulto de la voĉdonado
Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi ĉi-tie sube:
  • la liston de la kantoj kaj la ligilojn al ili
  • la ligilon al la resuma filmo
  • la rezulton de la voĉdonado
Alklaku la dosierojn sube por pli bone legi ilin.
 
Multan plezuron!

Rezulto 29-a Kantoparado.PNG 284 kB
Proponoj dum la 29-a Kanto-Parado je la 08.02.2023:
1) Raia: 3:01 Blovu Lunen Min – KIM Sofia https://www.youtube.com/watch?v=nSB1AxNRzVI
2) Paula: 7:32 Sola – Amplifiki https://www.youtube.com/watch?v=Mx-UptslaJ0
3) Klaas: 3:59 Kun vi iros mi – Marco Gattihttps://www.youtube.com/watch?v=syOgJzF7g6k
4) Asta: 4:02 Al Litovio – Mikaelo Bronŝtejn https://www.youtube.com/watch?v=S7-rEu9oMn4
5) Tatjana: 2:16 Amazonka – Oraj Kantoj https://www.youtube.com/watch?v=sSahy_HhQDM
6) Gregor: 2:24 Ĉu iu malfeliĉas – Gregor Markič https://www.youtube.com/watch?v=8qqHD1RAkaM
7) Rita: 3:30 Lernejaj amikoj – Sepa kaj Asorti kun Shanny https://www.youtube.com/watch?v=Ihg1x9o7b6U
8) Federico: 3:55 Letero al Duolingano – intErna idEO https://www.youtube.com/watch?v=O5LaLbgET7U
9) Kaŝi: 4:13 Dankon - Jonny M https://www.youtube.com/watch?v=wJvcnKVEi34

Atentu: Jenaj kantoj atingis la limon de 3-foja partoprenado kaj oni ne plu povis voĉdoni por tiuj kantoj:
Kanto n-ro 1):  Blovu Lunen Min – KIM Sofia
Kanto n-ro 3):  Kun vi iros mi – Marco Gatti

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/mg3inpyxrqnrvoohhr9phg kaj  https://pollunit.com/de/polls/mg3inpyxrqnrvoohhr9phg/evaluations

Poentoj 29-a Kantoparado.PNG 30 kB
Venkintoj post la voĉdonado (38 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 60 poentoj: Dankon – Jonny M
2-a rango kun 52 poentoj: Sola – Amplifiki
3-a rango kun 45 poentoj: Lernejaj amikoj – Sepa & Asorti kun Shanny

Landoj 29-a Kantoparado.PNG 32,8 kB

 






Denove estis bela vespero dum la 29-a Kantoparado. Entute partoprenis 48 homoj el 18 landoj (Pollando, Slovakujo, Belgujo, Britujo, Bulgarujo, Francujo, Slovenujo, Svedujo, Kroatujo, Italujo, Litovujo, Hungarujo, Svislando, Brazilo, Ukrainujo, Danujo, Armenujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis. Voĉdonis en la fino 38 homoj.

Kiel trovi la kantojn de la aliaj Kantoparadoj?
  • skribu sur paĝo de Eventa Servo tute supre en la dika verda bendo en la blanka serĉkampo "serĉi" la vorton "Kantoparado"
  • en la sekva fenestro alklaku supre dekstre ankaŭ la ŝaltilon "pasintaj"
  • en la sekva fenestro vi vidas ĉiujn Kantoparadojn ekde la 1-a
  • elektu la Kantoparadon, kiun vi volas rigardi, alklaku ĝin kaj vi vidos la paĝon kun la ligiloj al la kantoj, la rezulton kaj la resuman filmon (ekde la 15-a Kantoparado)
  • la resumajn filmojn vi ankaŭ povas spekti sur la paĝo de Paŭlo: https://www.verdastacio.eu/kantoparado/

Memorigilo:
  • Por ne forgesi, ke vi ŝatas veni, iru al la paĝo(j) de la sekva(j) Kantoparado(j) ĉe Eventa Servo kaj alklaku dekstre sub la mapo la bluan hometon "Mi interesiĝas". Aliĝu al Eventa Servo per via nomo kaj retpoŝtadreso kaj tiam vi ricevos memorigan retpaĝon du horojn antaŭe.

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Resuma filmo de la 29-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 29-a Kantoparado. Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!