🐀RB_Hameln: 🎅Antaŭkristnaska festo🎄de la Ratkaptista Bando🎁
18:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kuna manĝado en la restoracio "Pfannekuchen" kun "rubaĵdonaca koboldumado" kaj la "Esperanto-vorto de la jaro"

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Weihnachtsfeier.jpg 1,79 MB
03.12.2021:     Planita programo:     Antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno
Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno. Bonvolu kunporti por la "rubaĵdonaca koboldumado" malgrandan donaceton, kiu estos metita en la grandan sakon kaj poste ĵetkube redonita. Ni ankaŭ elektos la "Esperanto-vorton de la jaro". Ni ĝojas pri bela vespero.

Grave: Bonvolu nepre aliĝi (pro certigo de sufiĉe da sidlokoj) per anonco de via partoprenado ĝis la 30-a de novembro, prefere per enmeto de via nomo en la Doodle-liston:  https://doodle.com/poll/wzizmuv2hng2qgmk . Dankon!

Voĉdonado:
Por vidi la vortojn de la tago kaj voĉdoni por la "Esperanto-vorto de la jaro" elŝutu la pdf-dosieron sube. Nepre resendu viajn proponojn ĝis la 2-a de decembro al hameln@esperanto.de .

 

Kaj jen la gajnintoj post la voĉdonado al la Esperanto-vorto de la jaro 2021!

- inter la 269 proponitaj vortoj jenaj vortoj atingis la unuajn dek rangojn:
(en krampoj la nombroj de homoj, kiuj donis poentojn al la vortoj)

10-an rangon kun 29 poentoj: arbarmigrado (4) - Waldwanderung
same 29 poentoj: fatraso (6) - Durcheinander, Trödel, Gerümpel, Kram
same 29 poentoj: ratkaptestro (3) - Rattenfängerchef
same 29 poentoj: toleremo (3) - Toleranz
8-an rangon kun 30 poentoj: defio (4) - Herausforderung
same 30 poentoj: ronroni (5) - schnurren
7-an rangon kun 34 poentoj: vakcinado (8) - Impfung
6-an rangon kun 35 poentoj: ekranvivo (5) - Bildschirmleben
5-an rangon kun 42 poentoj: advento (4) - Advent
4-an rangon kun 44 poentoj: forsopiro (7) - Fernweh
2-an rangon kun 45 poentoj: prestidigiti (6) - zaubern mit flinken Fingern
same 45 poentoj: Zoomistino (6) - Zoom-Nutzerin

kaj kun nur 18 pliaj poentoj ni gratulas al la nova vorto de la jaro 2021:

1-an rangon kun 63 poentoj: amikaro (6) - Freundeskreis     Gratulon!!!


Multan dankon al Dieter R. por la propono de tiu ĉi vorto!
Jen ĉi-tie la kompleta listo kiel Excel-tabelo por elŝuti: Rezulto de la voĉdonado al la Esperanto-vorto de la jaro 2021

Inter ĉiuj 31 partoprenantoj, kiuj sendis siajn proponojn, estis lotumita premio: pri la libro de Ulrich Lins "Die gefährliche Sprache" nun povas ĝoji: Eva Shkolnykova. Koran gratulon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉