🐀RB_Hameln: 🎸Koncerto kun Abel Massiala el Angolo - enkonduko de Heidi Goes el Belgio: Angolo, Cabinda kaj Esperanto
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje surloke en la Sumpfblume, publike en la kafejo

Loka

Publika kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn!
Renkontu nin ĉi-foje en la kultur- kaj komunikad-centro "Sumpfblume" en Hameleno, publike en la kafejo.
(in deutsch siehe unten)

20220716_Brugge.jpg 4,67 {0}
02.11.2022:     19.00 horo    Sumpfblume, en la kafejo:     Koncerto kun Abel Massiala el Angolo - enkonduko de Heidi Goes el Belgio: Angolo, Cabinda kaj Esperanto
Abel Massiala devenas el Cabinda, Angolo, ludas gitaron kaj kantas en pluraj afrikaj lingvoj: Civili kaj Kiyombe el sia propra provinco, Lingála el najbara Kongo kaj eĉ reludversion en la zulua el Sudafriko. Li ankaŭ kantas en pluraj eŭropaj lingvoj, ĉefe en la portugala, sed ankaŭ en la franca, la angla, la hispana. Lastatempe aldoniĝis ankaŭ Esperanto. Abel skribas kaj komponas grandan parton de siaj kantoj mem, sed kantas ankaŭ konatajn kantojn de aliaj. Li loĝas en Belgio kun sia belga koramikino jam de unu jaro. Ili interkonatiĝis dum ŝia doktora esplorado en lia provinco. Ĉi tiu estas ilia unua vojaĝo kune, kiu havas nenion komunan kun ĉi tiu esplorado.
Antaŭ la koncerto de Abel, Heidi faros prezenton pri Angolo, lando verŝajne relative nekonata de la plimulto de la ĉeestantoj: malgraŭ ĝia bela naturo, ne estas multe da turismo. Post iuj ĝeneralaj faktoj pri la lando temos pri Cabinda.
Abel kaj Heidi finos la prezentadon pri Angolo per du poemoj en Esperanto verkitaj de Agostinho Neto, la unua prezidanto de Angolo, heroo de la sendependiga lukto.

IMG_0298.JPG 5,89 {0}
02.11.2022:     19.00 Uhr    Sumpfblume, im Café:     Konzert mit Abel Massiala aus Angola - Einführung von Heidi Goes aus Belgien: Angola, Cabinda und Esperanto
Abel Massiala stammt aus Cabinda, Angola, spielt Gitarre und singt in mehreren afrikanischen Sprachen: Civili und Kiyombe aus seiner eigenen Provinz, Lingála aus dem benachbarten Kongo und sogar ein Cover in Zulu aus Südafrika. Er singt auch in mehreren europäischen Sprachen, hauptsächlich Portugiesisch, aber auch Französisch, Englisch und Spanisch. Kürzlich wurde auch Esperanto hinzugefügt. Abel schreibt und komponiert einen großen Teil seiner Lieder selbst, singt aber auch bekannte Lieder anderer.
Seit einem Jahr lebt er mit seiner belgischen Freundin in Belgien. Kennengelernt haben sie sich während ihrer Promotionsarbeit in seiner Provinz. Dies ist ihre erste gemeinsame Reise, die nichts mit dieser Recherche zu tun hat.
Vor dem Konzert von Abel wird Heidi einen Vortrag über Angola halten, ein Land, das den meisten Besuchern wahrscheinlich relativ unbekannt ist: Trotz seiner schönen Natur gibt es kaum Tourismus. Nach einigen allgemeinen Fakten über das Land geht es mit Cabinda weiter. Abel und Heidi beenden die Präsentation über Angola mit zwei Gedichten in Esperanto, geschrieben von Agostinho Neto, dem ersten Präsidenten Angolas, dem Helden des Unabhängigkeitskampfes. 

Aldonaj informoj: