Kuna manĝado en la restoracio "Pfannekuchen" kun "rubaĵdonaca koboldumado" kaj la "Esperanto-vorto de la jaro"
Loka
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
02.12.2022: 18.00 horo Pfannekuchen: Antaŭkristnaska Zamenhoffesto de la Esperanto-grupo Hameleno Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno. Bonvolu kunporti por la "rubaĵdonaca koboldumado" malgrandan donaceton, kiu estos metita en la grandan sakon kaj poste ĵetkube redonita. Ni ankaŭ elektos la "Esperanto-vorton de la jaro". Ni ĝojas pri bela vespero.
Grave: Bonvolu nepre aliĝi (pro certigo de sufiĉe da sidlokoj) per anonco de via partoprenado ĝis la 29-a de novembro, prefere per enmeto de via nomo en la nuudel-liston: https://nuudel.digitalcourage.de/eWKeQfZbe6hKnACh . Dankon!
Voĉdonado: Por vidi la vortojn de la tago kaj voĉdoni por la "Esperanto-vorto de la jaro" elŝutu la pdf-dosieron sube. Nepre resendu viajn proponojn ĝis la 1-a de decembro al hameln@esperanto.de .
Kaj jen la gajnintoj post la voĉdonado al la Esperanto-vorto de la jaro 2022!
- inter la 146 proponitaj vortoj dum la jaro 2022 jenaj vortoj atingis la unuajn dek kvin rangojn: (en krampoj la nombroj de homoj, kiuj donis poentojn al la vortoj)
15-an rangon kun 37 poentoj: babilejo (7) - Chat 14-an rangon kun 38 poentoj: scivolemo ((6) - Neugier 13-an rangon kun 41 poentoj: tohuvabohuo (8) - Tohuwabohu 11-an rangon kun 42 poentoj: Bonvenon! (5) - Willkommen! same 42 poentoj: fervojanstataŭa trafiko per busoj (6) - Schienenersatzverkehr 10-an rangon kun 43 poentoj: lumturo (8) - Leuchtturm 9-an rangon kun 49 poentoj: helppreteco (7) - Hilfsbereitschaft 8-an rangon kun 52 poentoj: kikerkaĉo (9) - Hummus 7-an rangon kun 53 poentoj: lerni E-legante (6) - elegant lernen - E(speranto) lesend lernen (Titel eines neuen Lehrbuchs) 6-an rangon kun 61 poentoj: paco (8) - Frieden 5-an rangon kun 69 poentoj: espero (9) - Hoffnung 4-an rangon kun 72 poentoj: postkongresa sindromo (9) - Gefühl, das einen nach mehrtägigen intensiv erlebten Esperanto-Treffen befällt 3-an rangon kun 84 poentoj: ĉestrandsunsubirtempkoloraĵo (10) - Farbspiel am Strand zur Sonnenuntergangszeit 2-an rangon kun 85 poentoj: amikeco (9) - Freundschaft kaj kun 20 pliaj poentoj la plej multaj homoj elektis la novan vorton de la jaro 2022:
1-an rangon kun 105 poentoj: nesubordiĝemuloj (12) - Menschen, die sich nicht so gern unterordnen oder einfügen möchten Gratulon!!!
Inter ĉiuj 34 partoprenantoj, kiuj sendis siajn proponojn, estis lotumita de la lotofeino Conny II kiel premio la libro pri knabo kun longa nazo: pri la libro de Carlo Collodi "La Aventuroj de Pinokjo" nun povas ĝoji: Julia Noe. Koran gratulon!