Plurlingva kafumo / Café des langues
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ĉiuj lingvoj belas kaj lingvoj allogas lingvojn!

Loka

Ĉiun unuan ĵaŭdon de la monato je la 18-a ĉe la kafejo Au Tableau ĉe la komerca centro Tohannic / Vannes, fronte al Carrefour-Market.

La plurlingva kafumo, alia maniero praktiki!
Oni lernas vivantan lingvon en kursoj, sed kursoj ne sufiĉas: necesas praktiki. Plurlingva kafumo estas bona okazo parole ekzerciĝi. Iuj preparas vojaĝon, studantoj deziras plibonigi sian laborligvon, aliaj serĉas okazon renkontiĝi kun ŝatata kulturo, devenantoj de alia lando volas konservi kontakton kun sia denaska lingvo… la motivoj estas tre diversaj.

Ekzistas Plurlingvaj kafumoj en multaj francaj urboj: Parizo kompreneble, sed ankaŭ Lillo, Tours, Pau, Douarnenez, Liono, Tuluzo, Le Havre …

La tabloj plej frekventataj en Vannes estas tiuj pri la angla, la hispana, Esperanto, la pola, la germana, kelkfoje la itala. Por almenaŭ 2 parolantoj ni povas malfermi tablon: la bretona, la ĉina, aŭ alia. La aĝo de la partoprenantoj estas diversa kun ofte multaj junuloj.

- Kio estas? = pluraj tabloj en kafejo. 1 tablo = 1 lingvo (simbolata per flago en la mezo). La partoprenantoj libere elektas sian tablon laŭ la lingvo, kiun ili deziras paroli. Ili rajtas ŝanĝi la sidlokon dum la kafumo. Ĉiuj lingvoj estas bonvenaj (regionaj, naciaj, internaciaj)

- Kie? = kafejo " Au Tableau " 

- Kiam? = ĉiun unuan ĵaŭdon de la monato krom someraj ferioj

- Kiel? = neniu aliĝo postulata, sed ĉiu mendu trinkaĵon

- Kiucele? = krei ligojn inter samlingvanoj kaj kelkfoje kun denaskuloj - kaj ĉefe ebligi al ĉiu praktiki en simpla kaj bona etoso la lingvon, kiun li aŭ ŝi ŝatas.

Organizata de Esperanto-Vannes sed malfermata al ĉiuj lingvoj.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉