Sternenhoch - opero en Esperanto
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
La 10-a prezentado de origina opero en Esperanto

La Nacia Teatro Prago en la 7-a de aprilo 2018 prezentis la premieron de la opero "La suferoj de la princo Sternenhoch" (proksimume: "stelalta") en Esperanto. La tekston verkis Ivan Acher laŭ la ekspresionisma romano de la ĉeĥa aŭtoro Vladislav Klíma; ĝin tradukis Miroslav Malovec el Brno; muziko de Petr Kofroň. Por la spektantoj montriĝas subtekstoj en la ĉeĥa kaj angla.

Murdo kaj filozofiumado
Eĉ Klíma, la aŭtoro mem, priskribis la pecon kiel groteska. Juna viro, ĵus forlasinta siajn studojn, kuras tra la reala vivo. Murdo, revoj pri murdo, la filozofiumado de la kvin ĉefaj roluloj karakterizas la operon.

Intervjuo kun la reĝisoro
Ĉe youtube oni povas sekvi intervjuon kun la reĝisoro de la opero Michal Dočekal, subtekstoj en Esperanto.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉