Poliglota Kafejo
15:30 - 17:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Renkontiĝo plurlingva

La klubo "HEROUVILLE ESPERANTO" regule partoprenas tiun "Café polyglotte" kie oni parolas Esperanton kaj la germanan, la anglan, la hispanan, la ĉinan kaj aliajn lingvojn en tre amika etoso.

La aranĝon organizas la Urbodomo kaj la Biblioteko de Hérouville-Saint-Clair kun la kontribuo de "Cité U d'Hérouville", "Crous de Caen", "Erasmus in Caen". Ĝi okazas en la kafejo sub la kinejo "Café des Images".

Ĉi-sube, reklamo kaj e-a versio de la flugfolio pri ludoj por vigligi la renkonton. Ĝi aperos en la diversaj lingvoj uzataj dum la Poliglota Kafejo. Kreis ĝin la Fako pri la Internaciaj Rilatoj de la Urbodomo de Hérouville.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉