Sabata renkontiĝo en Madrido - denove ĉeesta!
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
Kunvenado kaj babilado en parko Retiro

Kunveno/Evento

La madridaj esperantistoj denove provos renkontiĝi ĉeeste, profitante la plibonigadon de la sanitara situacio. Temas pri la tradicia unuasabata renkonto, ĉimonate en la dua sabato pro la pasinta Hispana E-kongreso. Ĉar la veterprognozo estas bona, ni denove kunvenos plenaere, en la parko Retiro, en la jam kutima loko apud la statuo al Codorniu, proksime al la Vitra palaco, 
Koordinatoj: 40°24'45"N, 3°40'51"W. Ligilo en Guglo-mapoj: https://goo.gl/maps/6q18Gap4aUGKLz3BA
Kompreneble, bv. tre atenti la sanitarajn kondiĉojn

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.es/mel
madrid(ĉe)esperanto.es
Parque Retiro, Estatua a Ricardo Codorniú

Interesiĝintoj

Administranto