Se vi lernas Esperanton per Duolingo, Lernu.net aŭ mem-lernado, ĉi tiu estas la plej bona loko en Londono por veni, lerni eĉ pli kaj ekzerci vin pri Esperanto kun aliaj lernantoj.
Kiam? Ĉiun ĵaudan vesperon
Kiel longe? Unu horo
Kie? En Islington, nur malmultaj minutoj piede de la metroa stacidomo Highbury kaj Islington.
Kosto? La leciono mem estas senpaga, sed ni petas ĉiun partoprenanton pagi £1 ĉe ĉiu kunveno por kovri la kostojn de hejtado, lumigo ktp.
Nivelo? Tiu grupo estas por komencantoj kaj komencintoj.
Notu, ke por malfermi la kradon de la centro, vi bezonos kodon do ne forgesu kontakti nin se vi volas ĉeesti.