🖥 Akompano de la Regula Kunsido de la Konstanta Konsilio de OAŜ
10:00 - 12:00
Ameriko/Novjorko
Elekti horzonon
por pripensi la Manifeston kontraŭ Malriĉeco en Ameriko - Invito de la Amerika Komisiono de UEA

Internacia

[NEESPERANTISTA EVENTO]

La Amerika Komisiono de UEA sciigas por eventualaj interesatoj: la Konstanta Konsilio de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) okazigos sian regulan kunvenon ĉi-ĵaŭdon, la 22-an de aŭgusto, je la 14:00 UTC, en la salono Simon Bolivar de la ĉefsidejo de OAŜ en Vaŝingtono (Usono), por konsideri la Manifeston kontraŭ Malriĉeco en Ameriko kaj por rememori la Mondan Tagon Kontraŭ Homtrafiko, la Internacian Tagon por la Memoro pri Sklavkomerco kaj ĝia Abolicio kaj la Internacian Tagon por Afrikdevenaj homoj, inter aliaj temoj.

Interesatoj bonvolu konsulti la tagordon de la kunveno ĉi tie (anglalingve) aŭ ĉi tie (hispanlingve). Notu, ke ŝanĝoj en la tagordo ankoraŭ povas esti faritaj antaŭ la kunveno.

La renkontiĝo estos elsendata rete - kun interpretado en la hispana, angla, franca kaj portugala - en la Retejo de OAŜ kaj la Facebook-paĝo de OAŜ.

Gazetara Kontakto: Monica Reyes (mreyes @ oas.org) | Fizika adreso: Salono Simon Bolivar, Organizo de Amerikaj Ŝtatoj, 17th Street & Constitution Avenue NW, Washington, DC 20006, USA.

Kunlaborantoj de la Amerika Komisiono estas kuraĝigataj sekvi la elsendon.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉