🖥 ESNY-kunveno
19:00 - 20:30
Ameriko/Novjorko
Elekti horzonon
pri Virtuala Kongreso kaj MondaFest' // kaj ĝenerala babilado

InternaciaLoka

Saluton al ĉiuj!

Kutime ni ne rekontiĝas en junio sed ĉi tiu jaro ne estas kutima jaro. Parto de tiu nekutimeco estas la daŭra renkontado per interreto, ne nur por babilado kun manpleno da amikoj, sed ankaŭ por grandaj someraj aranĝoj de esperantistoj.

Okazos rete ĉi somere eĉ la UniversaVirtuala Kongreso, en alispeca formato, aldone al nova ero nomata MondaFest'.

Provizos nin per nova informo pri tiuj du eventoj Fernando Maia Jr. kaj Orlando Raola.

Venu ricevi la detalojn, kaj komencu plani vian someran verdumadon. Ĉi jare tiuj kiuj kutime ne povas vojaĝi havas ŝancon partopreni en unikaj eventoj.

Sekvos ĝenerala babilado laŭplaĉe.

La Zoom-babilejo estos alirebla ekde la 6:50 ptm Novjorko.

Partoprenu Zoom-Kunvenon
https://columbiauniversity.zoom.us/j/96167213994?pwd=NHdJcUgrZ0xxYXgvVk5rTEJ6L1BSUT09

Meeting ID: 961 6721 3994
Pasvorto: (la pasvorto esta la jaro de publikigo de la unua libro)

Meeting ID: 961 6721 3994
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj