Bonvenon al la "Arraiá Esperança" (Bazareto Espero)! En Brazilo tra la tuta lando oni festas la juniajn festojn omaĝe al Sankta Johano, Sankta Antono kaj Sankta Petro. La junia festo kutime okazas inter vendaj tendoj, kies aron la kamparanoj nomas "Arraiá". Venu ĝui tiun junian feston de la riana loka E-grupo Lázaro Luiz Zamenhof!
Kie: Clube dos Trinta, Strato Sapopemba 1120, Kvartalo Bento Ribeiro, Rio-de-Ĵanejro. Referencloko: Spiritisma Centro Léon Denis (C. E. Léon Denis, CELD).
Enirpeto: 1 kg de nepereonta nutraĵo por donaco al sociaj projektoj.
Venu vestita per tipaj kostumoj kaj ĝuu kun ni. La festo kalkulos je ludoj, muziko, kvadriljo kaj tipaj manĝaĵoj.