26a KEKSO - en Görlitz, Germanio / Zgorzelec, Pollando. KEKSO okazos kune kun la ĈAR (novula renkontiĝo de la pola esperanto junularo) en Görlitz/Zgorzelec. Do estos vere internacia KEKSO kun partoprenantoj de multaj landoj :). La ejo provizas por ni kuirejon, kie ni povas memstare prizorgi niajn veganajn manĝojn kaj interbabili kun partoprenantoj de la kongreso. Kun dormsakoj kaj matracetoj ni dormos en la amasloĝejo. Organizas: Germana Esperanto-Junularo (GEJ).