🖥 NASK-2024: Ĉeestaj Someraj kursoj
William Peace University, en Raleigh, Norda Karolino de la 1-a ĝis la 5-a de Julio.

InternaciaKurso

Por detaloj, la kosto kaj por aliĝi, vizitu https://nask.esperanto-usa.org/sesioj/2024-someraj_kursoj/

Kursoj

GRAVE: Dum NASK, ĉio okazas en Esperanto. Dum la manĝoj, ni babilas en Esperanto. En la gufujo, homoj ŝercas Esperante. En apudaj kafejoj, la kelneroj demandas al NASK-anoj: "Kiun lingvon vi parolas?" Kaj la lecionoj, inkluzive de komplikaj gramatikaj klarigoj, okazos pere de Esperanto.

Iu, kiu finis nuur bazan kurson (kiel Duolingon, Lernu! aŭ Complete Esperanto) eble ne estas preta por NASK, krom se tiu havas grandan sperton pri lingvolernado. Tial, NASK ofertas retan pretigan kurson - kiu helpos al vi gliti rekte en la meznivelan kurson.

Se vi ankoraŭ ne estas preta por NASK, ne malesperu! Aliĝu al la Meznivela kurso hodiaŭ, kaj vi ricevos la retan, pretigan kurson sen kroma kosto. Se vi partoprenos tion, vi havas multe pli grandan ŝancon sukcesi dum NASK.

Meznivela kurso (B2): “Ni lernu pli pri Esperanto... kaj ni amuziĝu!”
Rafa Nogueras
Dum ĉi tiu kurso Rafa helpos vin pligrandigi viajn sciojn pri Esperanto kaj ties kulturo per instruado de proverboj, oftaj esprimoj kaj utilaj gramatikaĵoj. Ni legos, verkos, okazigos diskutojn en etaj grupoj, kaj faros amuzajn aktivaĵojn por kune uzi la lingvon. La kurso ĉefe celas homojn kiuj jam kapablas sufiĉe bone kompreni la lingvon, sed volas pli da okazoj por uzi ĝin.

Supera kurso: “Kunpromenu sur la tereno de altnivelaj vortprovizo kaj gramatiko”
Birke Dockhorn
En la kurso por la supera nivelo vi povos vastigi vian ĝeneralan kaj specialan vortprovizojn. Kaj vi povos plibonigi vian kapablon paroli pri diversaj interesaj temoj de la nivelo C1: vivolonga lernado, sano, familia vivo kaj teknika progreso. Mi esperas je vigla interŝanĝo de informoj kaj subtenos vin esprimi viajn pensojn. Pere de aktivigaj ekzercoj mi konatigos vin kun vortoj kaj vortfamilioj pri la respektiva temo, promenos kun vi sur vortkampoj kaj helpos al vi difini kaj detale priskribi aferojn. Laŭbezone mi traktos necesan gramatikon. Akcentata estos la parolkapablo, sed kompreneble la aliaj lingvaj kapabloj kiel aŭdokompreno, legado kaj skribado ne estos neglektataj. Estu bonvenaj!