3a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE24)
Ĉi-jare en la belega urbo Tossa de Mar (Costa Brava).

Internacia

Programo NAKSE 2024.pdf 354 kB
Por la tria fojo okazos aŭtune ĉe la kataluna marbordo la Naturamika Kultursemajno, heredinta la tradicion de la Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Ĉi-foje ĝi okazos en kvarstela hotelo Golden Bahía en urbeto Tossa de Mar, en la koro de la fama «Costa Brava» (Sovaĝa Marbordo), urbeto internacie diskonita antaŭ 70 jaroj de la filmo Pandora kaj la fluganta holandano.

tossa petit.jpg 137 kB


Jen jam konfirmitaj programeroj:

Ekskursoj

Artaj vesperoj

  • "Gvendolena la blanke-brova" (kamiŝibajo de G. Silfer)
  • jOmO en koncerto (Jean-Marc Leclercq)
  • Tradicia Esperanta Kantvespero (S. Keable)
  • Magiaj ludoj (A.Badía, P. Martín)
  • Filmo: La pedalaŭto

Kursoj kaj edukado

  • Konversacia kurso gvidata de Alessio Giordano
  • Ekzamena sesio por kandidatoj al LTSEC-diplomo

Prelegoj

  • Prezento de la kataluna lingvo (Rubeno Fernández)
  • Asertas Pereira: prezento de la romano, nun en esperanta traduko (Perla Martinelli)
    kun la partopreno de Maria José de Lancastre, edzino de la aŭtoro
  • Filma intervjuo kaj komentario pri William Auld (Giorgio Silfer)
  • Istanbul' Istanbulo: prezento de la romano, nun en esperanta traduko (Alessio Giordano)
  • Ekologiismo kaj klimata ŝanĝo (Anĝelo García del Río)
  • Natureco en lingvistiko kaj arĥivistiko (Rubeno Fernández)

La programo ankoraŭ estas malfermita ĝis la 1a de Aŭgusto (aliĝo sen kontribuo eblos ĝis la fino). Kontribuu programeron kaj ĝuu rabaton! Deŝutu la aliĝilon kaj sendu ĝin al naturamik ĉe esperantio . net.

Praktikaj informoj

La plej rapida maniero atingi Tossa'n estas per rekta ekspresa buso el la flughaveno de Barcelono. La sama kompanio veturas el la flughaveno de Ĝirono (Girona) kaj inter Tossa kaj centra Barcelono (Estació del Nord). La plej proksima fervoja haltejo estas Blanes (linio R1 de regionaj fervojoj) el kiu buso L69 veturas al Tossa. 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

naturamik(ĉe)esperantio.net
Av. Puerto Rico, 29, 17320

Interesiĝintoj

User profile pictureNdegeya Stephen


User profile pictureRubeno Fernández


User profile pictureManuela Blanco

kaj pli...

Administranto
User profile pictureKultura Centro Esperantista