🖥 MiaVivo invitas! Esperantlingva socia retejo
13:00 - 14:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
MiaVivanoj babilas pri sia retejo kaj io ajn. Bonvenas ĉiuj!

Internacia








MiaVivo estas nur-esperantlingva socia retejo kun pli ol 900 membroj el la tuta mondo.

Starigis ĝin Johannes Genberg en 2020, ĉar li volis oferti ion malsimilan al la grandaj sociaj retejoj: male al ili, MiaVivo estas ne nur senpaga, sed komplete nekomerca kaj neniamaniere uzas datumojn de siaj membroj por iu ajn eksterreteja celo.

La membroj de MiaVivo ("MiaVivanoj") de tempo al tempo kunvenas zume por interŝanĝi ideojn kaj opiniojn pri la retejo kaj simple babili pri io ajn en afabla etoso.

Ni invitas vin partopreni nian virtualan renkontiĝon. Konatiĝu kun kelkaj MiaVivanoj, parolu kun Johannes pri siaj planoj, kaj eble lasu vin konvinkiĝi, ke MiaVivo estas vigla, amuza, interesa parto de Esperantujo!

Ligilo al la zuma evento (konekteblas ekde 5 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/82343441182?pwd=N0NpeDh4VFJJNGhKR1l4Nml0M1gzUT09
aŭ uzu:
aranĝo ("Meeting ID"): 823 4344 1182
pasvorto: la familia nomo de la iniciatoro de nia lingvo, tutminuskle

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

miavivo.net
kdl(ĉe)gmx.eu

Administranto
User profile pictureKlaus Leith