🖥 MiaVivo invitas! Esperantlingva socia retejo
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
MiaVivanoj babilas pri sia retejo. Bonvenas ĉiuj!

Internacia








MiaVivo estas nur-esperantlingva socia retejo kun preskaŭ 800 membroj el la tuta mondo.

Starigis ĝin Johannes Genberg en 2020, ĉar li volis oferti ion malsimilan al la grandaj sociaj retejoj: male al ili, MiaVivo estas ne nur senpaga, sed komplete nekomerca kaj neniamaniere uzas datumojn de siaj membroj por iu ajn eksterreteja celo.

La membroj de MiaVivo ("MiaVivanoj") de tempo al tempo kunvenas zume por interŝanĝi ideojn kaj opiniojn pri la retejo, aŭ simple nur por babili en afabla etoso.

Ni invitas vin partopreni nian virtualan renkontiĝon. Konatiĝu kun kelkaj MiaVivanoj, parolu kun Johannes pri siaj planoj, kaj eble lasu vin konvinkiĝi, ke MiaVivo estas vigla, amuza, interesa parto de Esperantujo!

Ligilo al la zuma evento (aliro eblas ekde 10 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/89268201461?pwd=ZkI4WldKTFhlNzRqbW1HODd6ZHl2QT09

Informoj

miavivo.net
kdl(ĉe)gmx.eu

Interesiĝantoj

2

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Raúl


Amadeo Sendiulo

Administranto
Klaus Leith