🖥 Dimanĉa "MiaViva" rendevuo
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Uzantoj de la esperantlingva socia reto MiaVivo babilas - ĉiuj estas bonvenaj!

Internacia

MiaVivo (https://www.miavivo.net/), ekskluzive esperantlingva socia reto, havas ĉirkau 700 uzantojn. Kelkaj el ili afiŝas proprajn mesaĝojn, komentas aŭ respondas aliajn afiŝojn preskaŭ ĉiutage, aliaj nur sporade.

De tempo al tempo kelkaj MiaVivanoj renkontiĝas rete kaj babilas pri iu ajn.

Se vi estas scivolema, kiel ili aspektas (se ili ne preferas malŝalti siajn kameraojn) kaj pri kio ili ŝatas paroli (se ili ne preferas silenti kaj nur ĝui la eventon "pasive"), kunvenu en tiu reta renkontiĝo!

Aliro (ekfunkcias 10 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/88956744821?pwd=MG1NWU5JZ1FEa0szUEI4VFhpck9iZz09

aŭ uzu https://us02web.zoom.us per
"Meeting ID": 889 5674 4821
"pasvorto": esperanto [tutminuskle]

*************************************************************

Postrimarko: Vidu la raporteton pri la renkontiĝo, kiun ni afiŝis en MiaVivo.net (konsultu la diskutgrupon "MiaViva babila rendevuo" - alirebla nur post ensaluto en MiaVivo, do tiu ligilo ne rekte funkcias ekde EventaServo).
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

MiaVivo.net
KDL(ĉe)gmx.eu

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureKlaus Leith