Paralela Universo 2022 en Meksik-urbo
08:00 - 15:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Homoj de Meksik-urbo (CDMX) kaj ĉirkaŭaĵo pretas partopreni en postpandemia Paralela Universo, renkontiĝi, lerni, amuziĝi, kunvivi kaj videbligi la internacian lingvon “ESPERANTO”.

Loka

Homoj de Meksik-urbo (CDMX) kaj ĉirkaŭaĵo pretas partopreni en postpandemia Paralela Universo, renkontiĝi, lerni, amuziĝi, kunvivi kaj videbligi la internacian lingvon “ESPERANTO”.

Akompanu nin en sabato, la 20an de aŭgusto je la 10a h. La rendevuo estos sub la tegmento kiu troviĝas antaŭ la Botanika Ĝardeno de la parko “Parque Bicentenario”, la adreso estas:

Av. 5 de Mayo #290

San Lorenzo Tlaltenango

Miguel Hidalgo

11210, Meksik-urbo.

La tegmento troviĝas tuj post kiam oni eniras la parkon, apud la ponto de la rivereto.

Ni planas kunvivi en la parko dum pluraj horoj, proksimume ĝis la 17a h., ni komunikiĝos rete/telefone kun aliaj grupoj de la lando kaj, se eblas, de diversaj lokoj de la mondo.

Bonvolu kunporti viajn matenmanĝon kaj tagmanĝon, ĉapelon, sufiĉan akvon kaj sunprotektilon. La programpropono estas jena:

Unue ni matenmanĝos, poste ni serĉos kaj trovos specifajn plantojn, finante tion ni promenos tra la parko al la lago por babili kaj foti nin, bv. atenti bone: se vi NE volas ke oni publikigu fotojn, kie vi aperas, informu tion al ĉefa organizanto, Víctor Sombra, tiel kiam ni faros grupan foton, oni faru tion dufoje, ĉar ni ja ĝojas rete kundividi kun aliaj samideanoj parton de niaj aktivecoj per bildoj.   

Post tagmanĝo, proksimume je la 15a h., ni havos liberan tempon por babili, ludi, lerni la himnon aŭ montri kaj spekti niajn kapablojn (ludi muzikilon, rakonti ŝercojn, kanti, fari magion, ktp.; se vi interesiĝas pri montri ion tian bv. prefere sendi mesaĝon al la telefonnumero kiu aperas poste).

Venu kun viaj amikoj, familianoj, konatuloj! Se vi havas demandojn, bonvole iru al la eventa paĝo https://paralelauniverso.com , aliĝu al la grupo en Facebook https://www.facebook.com/groups/paralelauniversoBv, aŭ komunikiĝu per telefona, Vacapa aŭ Telegrama mesaĝo al 5537842401.

BONVENON!

73F8DF12-6FEC-4B43-850C-C934A3E6BDB5.jpeg 277 {0}


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉