Paralela Universo, Cuernavaca, 2023
Saluton, amikoj de Esperantujo! Ni ĝojas inviti vin al plej mojosa ĉi-jara evento, la Paralela Universo okazos en la urbo de Cuernavaca de la 18-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2023.

Loka

Saluton, amikoj de Esperantujo! Ni ĝojas inviti vin al plej mojosa ĉi-jara evento, la Paralela Universo okazos en la urbo de Cuernavaca de la 18-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2023.

Por tiu evento ni luprenis belan apartamenton en la historia centro de Cuernavaca. Vendrede, la 18-an de aŭgusto de la 16a horo ni havos aliron al nia renkontiĝejo kaj tiun tagon ni vizitos la Historian Centron por esplori ties kulturajn lokojn kaj ĝui ties gastronomion.

Sabato estos plena je amuzo kaj kreado, ĉar ni profitos la ĉeeston de Esperantistoj, kiuj volas partopreni en la usona filmo-konkurso "5a Usona Bona Film-Festivalo", kreante kelkajn 5-minutajn filmojn. Ankaŭ en tiu tago ni ĝuos libertempon en la naĝejo kaj ludos tabloludojn. En tiu speciala tago, ni rememoros la 136-jaran datrevenon de Esperanto kaj festos la eventon Paralela Universo 2023. Dimanĉe, antaŭ adiaŭi, ni vizitos unu el la diversaj muzeoj, kiujn Cuernavaca ofertas, por riĉigi nian kulturan sperton.

Loĝado

La apartamento situas apud Smart Fit, kelkajn blokojn sude de la historia centro de Cuernavaca, Morelos. La kostoj po persono por la du noktoj estos 700 meksikaj pesoj por individuaj gastoj aŭ en ĉambroj por du personoj, aŭ 600 pesoj po persono en la granda ĉambro (por kvar personoj) kie estas du duoblaj litoj. Se pli ol 10 personoj rapide aliĝas, ni povos konsideri luigi la apartamenton en la supera etaĝo, kvankam tiu opcio ne estas definitiva kaj la kostoj estos aliaj.

Ĉu vi ne havas tiom da mono por la loĝado? Skribu al ni mallongan prezentaĵon pri vi kiel esperantisto, kune kun via foto por ricevi subtenon.

Ĉu vi volas subteni alia(j)n pagante loĝadon? Eblas donaci parte aŭ tutan tranoktejan kotizon por iu ajn aŭ por specifa homo, kiu ŝatus partopreni sed kiu, pro financaj kaŭzoj, ne povus sen tia apogo.

Kiam vi konfirmos vian partoprenon kaj pagos vian tranoktejon, vi estos aldonita al WhatsApp-grupo, kie ni kunhavigos ĉiujn aliajn detalojn de la evento ekz. ekzaktaj horo kaj loko pro renkontiĝi.

Se por vi taŭgas, vi mem povas serĉi vian propran tranoktejon, bv. informi nin se tiu estas via kazo por inkludi vin en la programon de la tago kaj aldoni vin al la grupo.

Notu bone, ke ĉiu partoprenanto estos respondeca pri sia manĝado, transporto kaj aliaj aldonaj elspezoj dum la evento.

Bonvolu konfirmi vian ĉeeston kaj fari vian pagon plej malfrue la 7an de aŭgusto, nur tiel ni povas certigi vian lokon ĉar memoru ke estas nur kelkaj. Sendu mesaĝon al 55 3784 2401 por fari tion.

Pago de tranoktejo:

Depono en banko;
Banko HSBC
Konto: 6284087436
Nome de Morayma Martínez Mateos, kasistino de MEF
Clabe: 021180062840874362

Ĉe vendejoj OXXO

Banko HSBC, kartonumero 4213 1661 7795 1997

Pere de PayPAL al retadreso kasisto@esperanto-mexico.org (en tiu ĉi kazo bonvole aldoni 10% pro kostoj, kiujn prenas la pagplatformo).

Ne plu pensu pri la afero, rapidiĝu, aliĝu al nia aventuro en Cuernavaca, ni Esperantumu kune!

Organizas: Meksika Esperanto Federacio kaj Meksika Esperanto Junularo. Respondecas: Víctor Sombra. Bildoj: Carlos Hernández.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉