🖥 Madrida Unuasabata Renkontiĝo, ĉimonate kun debato (virtuala)
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
La kutima unuasabata monata renkontiĝo en Madrido daŭras plu en la reto

Loka

Nova epizodo de la kutima unuasabata monata renkontiĝo en Madrido (Hispanio), daŭre en virtuala formo, pro la prisanaj kondiĉoj. Ni denove utiligos la sistemon Jitsi, en la adreso https://meet.jit.si/MadridaSabataRenkonto.

En marto la okazaĵo havos alian karakteron, ĉar ĝi konsistos el debato, pri la temo “Ĉu nefikcio povas esti literaturo?”. Ĝin gvidos Toño del Barrio, kiu enkondukos la temon surbaze de sia artikolo pri sama temo en Libera Folio: https://www.liberafolio.org/2021/02/23/kaj-la-ceter-cu-ne-literaturo/ kaj la teksto en sia blogo: http://www.delbarrio.eu/blo/. Post tiu enkonduko sekvos debato, en kiu povos partopreni ĉiu ĉeestanto.

Memoru ke la babilejo estas malferma por iu ajn esperantisto, komencanto aŭ progresinto, madridano aŭ loĝanto en alia loko. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

meet.jit.si/MadridaSabataRenkonto...
madrid(ĉe)esperanto.es

Interesiĝintoj

Administranto