En 2020 la tradicia Zamenhofa Tago devos fariĝi malpli tradicia. Ĝi devos okazi virtuale, pro la malhelpoj devigitaj de la sanitara situacio. Madrida Esperanto-Liceo pretigis alispecan celebradon, virtualan. Ni rendevuos la sabaton la 12an de decembro inter 11:30-14:00. Fakte, ĝi komenciĝos je la 12 horo, la unua duonhoro estos malferma, por ricevi la partoprenontojn. Ĝi okazos per la servo Jitsi, en la ligilo:
https://meet.jit.si/ZamenhofTago2020.
Rilate al la enhavo, post bonveno de MEL, ni havos etajn programerojn (maksimume po 15 minutoj).
Ni atendas vin ĉiujn, komencantojn kaj spertulojn, madridanoj aŭ esperantistojn el la tuta mondo (ja tiu estas unu el la avantaĝoj de la virtuala mondo). Ĉiuj estas bonvenaj!