La 1an de oktobro 2021 Madrida Esperanto-Liceo celebros la unuan ĉeestan aktivaĵon en la sidejo post bedaŭrinde multaj monatoj. Ni aliĝos al la celebrado de la Nokto de la Libroj, kiujn organizas la Madrida Komunumo.
Ni omaĝos al la granda poeto Federico García Lorca, okaze de la 50a datreveno de la traduko al Esperanto de lia verko “Cigana romancaro”, kaj de la 85a datreveno de lia murdo.
Hispana Esperanto Federacio reeldonas en bita formo tiun ĉi jam klasikan verkon, kaj ankaŭ publikigis novan antologion de poemoj de Lorka, tradukitaj en Esperanton fare de Miguel Fernández, kun titolo “Omaĝe al Lorca”. La oficiala prezento de ambaŭ verkoj okazos dum la
Hispana Kongreso de Esperanto, kiu ĉijare disvolviĝos virtuale dum la 2a kaj 3a de oktobro.
Madrida Esperanto-Liceo aliĝas al tiu ĉi kunmemoro, kaj tial la evento pretigita por tiu ĉi Nokto de la Libroj konsistos en la prezentado de ambaŭ verkoj, sekvata de libera deklamado de poemoj de Lorca, en kiu povos partopreni la ĉeestantoj. La ĉeesto estos libera, sed la nombro estas limigita, kaj ni petas tre atenti la prisanajn kriteriojn de la sanaŭtoritatoj.
https://www.esperanto.es/mel/index.php/53-esperanto-en-la-noche-de-los-libros-nokto-de-la-libroj-kun-lorca.
Se vi ne povas ĉeesti, vi povas sekvi la tuton kaj partpreni virtuale per Jitsi en la retejo:
https://meet.jit.si/MadridaEsperantoLiceo.