La 30-an de oktobro, ekde la 18,30 (pli-malpli), ĉeestos en la sidejo de Madrida Esperanto-Liceo konata esperantisto, fizikisto kaj akademiano, Jesper Jacobsen.
Li prelegos pri la agadoj de la Akademio, ĉefe pri la ĵus aprobita 10-a aldono de la akademia vortaro.
Ni verŝajne babilos pri aliaj aferoj, kaj interesatoj povas resti por vespermanĝi.