Mez-Anglia Semajnfino Esperantista (MASE)
NULIGITA Samkiel ĉiuj aliaj eventoj nuntempe, MASE estas nuligita pro la koronaviruso. Mi esperas refari la eventon en oktobro 2020.
Tabulludoj, kartludoj kaj inter-instruado, kun bonaj manĝaĵoj ĉefe veganaj kaj sociumado en Esperanto. Rabato por eksterlandanoj.

Internacia

Estos tabulludoj kaj kartludoj. Estos bonaj manĝaĵoj veganaj, vegetaraj, kaj fojete kun viando. Estos ekskurso al Stratford-upon-Avon, la urbo de Shakespeare.

Estos ankaŭ Esperanto-lecionoj por komencintoj/progresantoj, kaj lern-okazoj por ĉiuj — partoprenantoj gvidos atelierojn por dividi siajn kapablojn kun la aliaj. Temoj jam proponitaj inkluzivas trikadon per framo kaj lutado. Estos ankaŭ la eblo kunlabori pri tradukado kaj produktado de novaj ludoj en Esperanto.

Sabaton, tiuj kiuj estas motivitaj iros al la loka Park Run. Kaj tiuvespere, ni ĝuos 5-minutajn fulmprelegojn pri la temo “Io Interesa”. Bonvolu kontribui!

Krom tio, estos sufiĉe multe da libera tempo por babili, ludi, naĝi, sidi aŭ ludi en la granda ĝardeno, kuiri, drinketi, ktp.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

MASE.org.uk/
saluton(ĉe)mase.org.uk
CV35 9LH

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureTim Morley