🖥 Eddy Van den Bosch "Kastelo Greziljono: tendumado kaj BEMI-biciklado"
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Klarigoj pri la renkontiĝo kun fotoj kaj raporto pri venontaj similaj ferioj.

Internacia

La nomo BEMI signifas Biciklista Esperantista Movado Internacia.  BEMI-semajno estas nova renkontiĝo kiu celas inviti biciklemajn esperantistojn kune migradi bicikle ĉirkaŭ bela centra loko kie eblas tendumi.

En junio 2021 okazis la dua BEMI-semajno. Post la unua sukcesa BEMI-semajno en Herzberg, Germanio, ĉe la Interkultura Centro en 2019, la kastelo de Greziljono en Francio estis tre taŭga ejo por la bicikla feriumado. En la tuja apudeco estas reto da verdaj vojoj kiuj estas tre sekuraj por grupa biciklado.

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj