Anna Striganova (RU) "Fabelo kiel pensmaniero"
20:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Nia klubejo estas malfermita. Ni invitas por veni multnombre al niaj tradiciaj vesperoj

Loka

Multaj opinias, ke fabelo estas ĝenro por infanoj, sed tiu malvero degelas, kiam ni, iomete ĉirkaŭrigardante, rimarkas en kiom da klasikaj filmoj kaj libroj, spektakloj, bildoj, operoj - fabelaj elementoj, temoj kaj herooj ek de aŭroro de homa mondo helpas al ni pli klare kaj sincere kompreni problemojn kaj sentojn komprenindajn. Kiel diris unu nia samtempano, “Fabelo ne trompas, dirante ke drako kvazaŭ ekzistas, ĝi nur instruas nin , ke ajnan drakon eblas venki”. Neniam popola fabelo estis nura fantaziaĵo, ĉiam en bela komprenebla formo ĝi rakontis al ni pri vivo de homoj, pri socio kaj ĝiaj reguloj, pri psikologiaj kaj etikaj problemoj.

Mi ekokupiĝis pri fabeloj, kiam lernis en universitato. Nun fabelo iĝis gravega parto de mia vivo: mia scienca laboro, mia inspiro en arto  (pupoj kaj bildoj), kaj kerno de mia pensmaniero. Do mi ŝatus prezenti al vi fabelojn – kiel sciencon (nur iomete), kiel arton kaj kiel pensmanieron. Kaj mi ŝatus illustri la rakonton per miaj bildoj kaj pupoj.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉