Lingva situacio en Norda Frislando: la plej "lingvoriĉa" regiono de Germanio, kie estas 4 oficialaj lingvoj (altgermana, platgermana, dana kaj nordfrisa). Estas prelego pri la lingva geografio kaj (leĝa) situacio tie, sed ankaŭ iomete pri la lingvoj mem. Martin konas la regionon kaj ĉi-somere denove feriis tie, do povas ankaŭ iom raporti pri propraj spertoj kun tiea kvarlingveco kaj turisma allogeco.
Nia klubejo estas malfermita ekde septembro 2022. ===================
Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".
Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET. Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.