Martin Ptasinski (DE) "Projekto de Zamenhof: reformita Esperanto"
20:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Nia klubejo estas malfermita. Ni invitas por veni multnombre al niaj tradiciaj vesperoj

Loka

Reformita Esperanto de 1894 estis provo de Zamenhof mem, reformi la ankoraŭ junan internacian lingvon, inter alie rilate ortografion kaj leksikon. Zamenhof ne faris tion tute libervole: estis la premo kaj, kompreneble, la mono de la finance fortaj Esperantistoj precipe el Francio, kiu igis lin proponi reformojn por sia lingvo. En 1894 li publikigis siajn proponojn en la gazeto „La Esperantisto“. Sed la tiamaj legantoj de la gazeto ne akceptis la reformproponojn kaj voĉdonis kontraŭ ili. Sekve Zamenhof eĉ malpermesis la pluan uzadon de sia malŝatata reformprojekto kaj tiel celis forgesigi ĝin. Hodiaŭ, 127 jarojn post tiu forgesita jam epizodo de nia historio, mi volas prezenti al vi la forgesitan lingvoprojekton de Zamenhof: en la unua parto mi tute klasike prezentos al vi la proponitajn ŝanĝojn, kaj en la dua parto ekzemplojn el „Ete Prinzo“ - la klasikaĵo „La Eta Princo“, kiun mi ĉijare tradukis en Reformitan Esperanton.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉