🖥 Ewa Caban [PL] "Sekretoj de lignaj preĝejoj en Silezia Provinco, Pollando"
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ewa Caban [PL] "Sekretoj de lignaj preĝejoj en Silezia Provinco, Pollando"

Internacia

Dum jarcentoj malgrandaj lignaj preĝejoj estis reala parto de vilaĝa pejzaĝo en orienta Eŭropo. La ligno estis tre favora konstrumaterialo – facile akirebla, ĉarpentebla per simplaj iloj, bele aspektata… Nur fine de XIX jarcento la preĝejetoj komencis malaperi el landvidaĵoj.

Malgraŭ ĉi-tio en Pollando ĝis nun ekzistas sufiĉe granda grupo de tiuspecaj konstruaĵoj. En Silezia Provinco nune estas preskaŭ 80 preĝejoj kaj kapeloj konstruitaj el ligno, la plej malnovaj devenas de XV jarcento. Tiuj ĉi pitoreskaj konstruaĵoj havas siajn sekretojn. Kelkaj el ili estas kunigataj kun ligna konstrumaniero, kelkaj kun ties ornamigado, aliaj kun iama pensmaniero.

Dum la prelego vi aŭdos pri karakterizaj trajtoj de sileziaj lignaj preĝejoj kaj pri malkovrado de iliaj sekretoj.
Rigardo per okuloj de profesiulo pri konservado de monumentoj

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be

Administranto