(Ekflugo kaj falo de SEU – la plej forta landa E-asocio)
Dum multaj jaroj estis skrupule kolektataj materialoj por la romano, verkita de Mikaelo Bronŝtejn. La dokumentoj, eltrovitaj en la plej famaj bibliotekoj de Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, atestoj de la forpasintaj esperantistoj tiuepokaj, arkivaĵoj, akiritaj diverslande, fidinde montras la dudekjaran marŝadon de Sovetrespublikara Esperantista Unio supren – al la zenito de sia gloro – kaj poste suben – al plena pereo, konvinke prezentante la kaŭzojn de tiaspeca finalo. Tion kurte prezentas Mikaelo en sia prelego.
===================
Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".
Petu la enirkodon ĉe
esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.