🖥 Aleksej Salomatov [RU] "Mia sperto de fotado"
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Aleksej Salomatov [RU] "Mia sperto de fotado"

Internacia

Aleksej Salomatov el Moskvo priparolos kaj montros siajn fotojn. 
Dum multaj jaroj li gvidis la turisman firmaon “Samiko”, kiu specialiĝis pri la nordiaj landoj. Intertempe li ekinteresiĝis pri fotado, havis kelkajn solo-ekspoziciojn en Rusio, apartaj fotoj estis montritaj en galerioj en Londono kaj Kioto (Japanio), estis publigitaj en la revuo La Ondo de Esperanto. 

Nun li okupiĝas ankaŭ pri dokumentaj filmoj kiel reĝisoro, en 2019-2021 jaroj faris 6 filmojn, inter ili 2 en Esperanto. 

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be
Lange Beeldekensstraat 169, Antwerpen

Interesiĝintoj

Administranto