🖥 James Hawkey (UK) "La okcitana kaj la kataluna en Francio"
20:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
James Hawkey (UK) "La okcitana kaj la kataluna en Francio"

Loka

Laŭ la franca konstitucio, Francio havas nur unu oficialan lingvon – kompreneble, la francan. Sed la reala vivo ne estas tiom simpla!

Nuntempe, loĝas en Francio pli ol 67 milionoj da homoj, kaj ili parolas multajn lingvojn. La listo de la plej parolataj lingvoj en Francio enhavas lingvojn de la eks-kolonioj – kiel la araban aŭ la berberan – kaj lingvojn de aliaj grupoj de migrantoj – kiel la portugalan. Sed ĉi tiu listo ankaŭ enhavas multajn regionajn lingvojn – kiel la okcitanan, la eŭskan aŭ la katalunan – kaj hodiaŭ, mi parolos pli specife pri ĉi tiuj lingvoj, kaj pri iliaj roloj en Francio nun.

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝintoj

Administranto