Klaus Leith (DE) "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo"
20:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Nia klubejo estas malfermita. Ni invitas por veni multnombre al niaj tradiciaj vesperoj

Loka

La Eŭropa Unio cerbumas: en la nuna "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" ĝis marto 2022 oni ellaboras gvidliniojn por plia evoluo de EU. Kadre de la konferenco la eŭropunia civitanaro estas invitata proponi kaj diskuti ideojn. Ankaŭ lingvopolitikaj demandoj rilate al la lingva reĝimo de EU (komuna lingvo, lingva egalrajteco, instruado de lingvoj en lernejoj ktp.) estas debatataj, kaj EU-civitanoj eblas voĉdoni.

Klaus Leith, membro de la UEA-Komisiono por eŭropa agado, informas pri la EU-Konferenco kaj pri la kampanjo de UEA kaj EEU (Eŭropa Esperanto-Unio), kiu celas antaŭenigi nian lingvon en EU uzante la elementon de civitana konsulto de la konferenco.

Nia klubejo estas malfermita. Ni invitas por veni multnombre al niaj tradiciaj vesperoj. Ni rekreu nian amikecan rondon.

Prelego okazas en interreto kaj ni povos spekti per "ZOOM" Por akiri la inviton kaj pasvorton bonvolu skribi retan leteron al esperanto-antwerpen@esperanto.be kaj tion faru plej laste vendrede je la 18-a horo.

Por la programoj de 2020 kaj 2021 La Verda Stelo Antverpeno kunlaboras kun Londona Esperanto klubo. ​
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉