🖥 TEJO en 2022-2023: radikala turno tutmonden
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Prelego de Albert Stalin Garrido (IT) dum nia klubvespero

Loka

La pandemio reliefigis diferencojn kaj breĉojn kiuj historie ekzistis inter Eŭropo kaj ekster ĝi, sed Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)⁠—kies novan Estraron nun konsistigas 5 neeŭropanoj el 9⁠—havas planojn. Inter internacia edukado el junulara vidpunkto, samtempa starigo de novaj landaj kaj fakaj junularaj organizoj, kaj plurlanda kunlaboro por organizi la Internacian Junularan Kongreson 2023, kaj multaj aliaj planoj, vidu kion TEJO faris, faras, kaj faros por certigi, ke la junulara movado kresku kune en ĉiu flanko de la mondo. 

===================

Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉