🖥 Anna Lowenstein [UK] "Kial plenkreskuloj legas Harry Potter?"
20:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Anna Lowenstein [UK] "Kial plenkreskuloj legas Harry Potter?"

Loka

La libroj pri Harry Potter estis verkitaj kiel infanlibroj. Do, kial tiom da plenkreskuloj estas frenezaj pri ili? – ĝis tia grado, ke ili kvazaŭ mense vivas en la magia lernejo, kie Harry kaj liaj geamikoj studis. Ankaŭ Anna Lowenstein ege ŝatas tiujn librojn – kaj cetere, ĉu vi memoras, ke antaŭ multaj jaroj Marjorie Boulton prelegis pri ili ĉe la Internacia Kongresa Universitato? Sekvante en la spuroj de tiu fama esperantistino, Anna provos klarigi la magion de Harry Potter al tiuj el vi, kiuj sendube trovas la entuziasmon de la fanatikuloj nekomprenebla kaj ekstermezura.

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj