pro malsano la planita prelego de Trevor ne povas okazi hodiaŭ. Londona Esperanto-Klubo ofertas anstataŭantan programon:
"Por ĉi tiu vespero ni invitas ĉiujn ĉeestantojn partopreni. La temo estos: "Kial kaj kiel mi fariĝis esperantisto". Ĉiuj, kiuj deziras paroli, de la veteranoj ĝis la plej novaj lernantoj, rajtos prezenti sian rakonton dum 3-4 minutoj. Se vi ne kutimas paroli senprepare, vi povos ankaŭ pretigi tekston kaj laŭtlegi ĝin."