Nina Daniljuk: "Lesja Ukrainka en la mondo de tradukoj: verkoj en Esperanto"
20:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Nia klubejo estas malfermita. Ni invitas por veni multnombre al niaj tradiciaj vesperoj

Loka

La prelego estas dediĉita al la 150-a datreveno de la naskiĝo de la fama ukraina verkistino Lesja Ukrainka, la patronino de Lesja Ukrainka nacia universitato en urbo Lucjk, Ukrainio. Estos prezentitaj la rezultoj de la internacia scienca projekto “Lesja Ukrainka en la mondo de tradukoj” sub gvido de profesoro Nina Danylyuk. Dum plenumo de la projekto estis kolektitaj la tradukoj de la verkoj de Lesja Ukrainka en la angla, la germana, la franca, la hispana, la pola, la ĉeĥa, la serba, la rusa, la sveda, la ĉina, la kartvela lingvoj kaj E. En la projekto partoprenis sciencistoj el multaj universitatoj, inter ili esperantistoj. Precipe mi parolos pri la tradukoj en E, kiujn preparis  konataj esperantistoj: Nadija  Andrianova-Hordijenko, Aleksandr Logvin, Konstantin Gusin, Andreo Rogov, Hilda Drezen, Volodimir Pacjurko, Semen Vajnblat, Petro Palivoda k.a.
Informoj

esperanto.be/antwerpen
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Julia Noe

Administranto