🖥 LVS - Georgo Handzlik (PL) "Radio Bielsko"
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
LVS- Georgo Handzlik (PL) "Radio Bielsko"

InternaciaLoka

Georgo Handzlik, konata inter samideanoj ĉefe kiel esperanta kantisto kaj aktoro, en profesja vivo estas entreprenisto.

Post koncert-vojaĝo tra Francio kaj falo de komunismo en Pollando li fondis unu el la absolute unuaj privataj libroeldonejoj en la lando.

Li posedas prosperan grupon da lokaj radioj en Pollando. Li kutimas diri: mi ne povus imagi pri tio sen Esperanto, kiu ŝanĝis mian tutan vivon, akompanis min sur ĉiu vojo, ankaŭ komerca kaj helpis al mi realigi miajn revojn.

Aŭskultu rakonton de la verda entreprenisto, esperanta bardo kaj aktoro Georgo Handzlik.​

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝintoj

Administranto